Page 88 - heleco
P. 88
sukcesis malhelpi la maldekstron ripeti la erarojn de 1933 kaj malaltigis balot-
sindetenon inter la anarkiistoj. La CEDA-junuloj kaj multaj el la riĉaj
subtenantoj de la movado ankaŭ restis certaj pri la bezono akiri per perforto tion,
kion ili ne povis atingi per persvado. Ekde tiu momento, la dekstraro pli zorgis
pri la detruo de la Respubliko ol pri laŭleĝa ekkaptado de la politika potenco,
kaj la militistaro komencis serioze konspiri.
La venko de la Popola Fronto signifis la preskaŭ tujan revenon al la lokaŭtoj en la
kamparo kaj la renovigon de la kontraŭstaro de industriistoj kaj terposedantoj,
kiuj ankaŭ transdonis sian ekonomian subtenon al la konspira dekstro, same kiel
Juan March. La popola reago konkretiĝis en iuj zonoj per atakoj al malliberejoj,
bruligo de preĝejoj kaj atakoj kontraŭ dekstruloj. La tiama registaro de Azaña
kaj ties respublikanoj troviĝis senpotenca en tiu situacio de keskanta perforto inter
dekstruloj kaj maldekstruloj. Ne eblas kulpigi kun la certeco kiun ambaŭ flankoj
faris tiam. Tamen, post la balota venko de la Popola Fronto ties partianoj ne bezonis
perforti por preni la politikan potencon. Male, la kreado de klimato de ĥaoso kaj
malordo povus pravigi la uzon de forto por establi dekstran diktaturon. Kadre de
tiu radikaligo de la politikaj pozicioj, efektiviĝis la unuiĝo de la junularo de la
socialista kaj komunista partioj en organizaĵo kiu jam dekomence, subgvide de
Santiago Carrillo, pli kaj pli sin difinis kiel komunista.
La maldekstraro kompletigis tiam la kapton de la politika potenco per la anstataŭo de
Niceto Alcalá Zamora kiel Prezidento de la Respubliko per Manuel Azaña. Poste,
la tiama registaro de Santiago Casares Quiroga (majo de 1936) malmulte povis fari
por eviti ke la politika perforto degeneru en ĝeneralan konflikton. Kvankam la
generaloj Goded kaj Franco estis apartigitaj el la influaj postenoj kiujn ili havis
en la antaŭa etapo, la generalo Emilio Mola povis trankvile kaj akurate prepari
militistan puĉon kontraŭ la Respubliko. La historiistoj kiuj pritraktis tiun epokon
koincidas pri tio ke Azaña kaj Casares Quiroga ne sufiĉe atentis pri la avertoj
kaj informoj kiujn oni faris al ili pri la agado de la konspirantoj.
Tiam la Falango de Primo de Rivera havis jam plene faŝistan karakteron. Ekde la
somero de 1935, la falangista lidero ricevadis monatan salajron de 50.000 liroj kiel
eksterlanda agento de la itala faŝisma registaro. Post la venko de la Popola Fronto
en la balotado de februaro 1936, la Hispana Falango, nutrita de novaj aktivuloj kaj
novaj monrimedoj kaj en proksima rilato kun la armeaj konspirantoj, evoluigis la
strategion de streĉiĝo kiu pravigus puĉon. Do, la perfortaj faroj de falangistoj daŭris
senĉese ĝis la enlanda milito. La 14-an de marto, José Antonio Primo de Rivera estis
arestita de la polico en sia propra hejmo, li estis perdinta sian parlamentan imunecon
tial ke li ne estis elektita deputito en la februara balotado. Vespere de la 12-an
de julio, kelkaj falangistoj perpafe mortigis la leŭtenanton José del Castillo, de
la Respublikana Gvardio. La kolerigitaj kamaradoj de la leŭtenanto reagis per
reprezalio de enormaj sekvoj kaj senrespondeco: frumatene de la 13-a de julio, ili
kidnapis kaj murdis Calvo Sotelo-n. La murdo de Calvo Sotelo forte pravigis la
argumenton ke nur armea interveno povus savi Hispanion el la anarkio.
88