Page 89 - heleco
P. 89
Kiel sciate, kelkajn tagojn poste estiĝis en Hispanio civitana
milito. La puĉo organizita de Mola fiaskis kiel puĉo, t. e.
la ribelintoj ne sukcesis kontroli la situacion dekomence
en la tuta lando, kaj tio estigis trijaran interfrontiĝon inter
la dekstraro venkinta en iuj lokoj kaj la maldekstraro kiu
sukcesis rezisti en aliaj lokoj. La grava situacio kaŭzita de la
puĉo en julio 1936 kaj la malkapablo de Casares Quiroga
alfronti ĝin kaŭzis lian eksiĝon dum la nokto de la 18-an de
julio. Post mallongdaŭra centrista kabineto gvidita de Diego
Martínez Barrio, José Giral prezidis la registraron. Tiam la
respublikana registaro jam estis perdinta la kontrolon de
Maroko, Kanarioj, Balearoj -escepte Menorko-, Malnova
Kastilio, Navaro, grandparto el Aragonio kaj parto el Anda-
luzio. Unu el la unuaj dispozicioj de Giral estis permesi la
armigon al la popolo, kio ebligis disbati la ribelon en multaj
lokoj. Tiel, ĝis la 25-a de julio, la milita ribelo estis venkita
en la urbaj centroj -Madrido, Barcelono, Valencio, Malago aŭ
Bilbao- kaj en diversaj regionoj. La malsukceso de la puĉistoj
kapti potencon kaj la malkapablo de la registaro kontroli la
ribelon transformis la situacion en civitan militon.
La hispana civitana milito estis amplekse priraportata per
libroj, raportoj, noveloj, revuoj, filmoj… Eĉ ni pritemis ĝin
esperant-lingve, kvankam sufiĉe resume, en alia loko.Vidu
la ret-adresojn:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/33-38.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/39-42.html
Do, ne estas nia celo priskribi ĝin, eĉ se resum-maniere, ĉi
tie. Nia nuna temo estas la koruptado en nia lando. Sed la
korupto, kiel jam ni vidis, ofte interrilatas kun la historiaj
eventoj. Do, ni iome atentos pri dum-militaj skandaloj. Tial
ni devas mencii ke la negocisto Juan March malavare
financis la ribelintoj, ĉefe tiun kiu poste iĝis la ĉefa figuro
de la faŝista tendaro: F. Franco. Kvankam li estis nur unu el
la konspirantoj, liaj ambicioj iris preter ia baldaŭa venko. Ne
multajn tagojn post lia alveno el Maroko, li kreis diploma-
tiajn kaj gazetarajn oficejojn. La internacia gazetaro baldaŭ
ricevis deklarojn nomante lin plejsupera komandanto de la
“naciaj” fortoj. Franco rapide konvinkis la perantojn de Ger-
manio kaj Italio ke li estis la homo kiun oni devus apogi.
Nu, Franco mem agnoskis en iu diskurso en 1942 kiom
multe helpis lin por lia venko la kapital-posedantoj; li
deklaris: «Nia Kruc-milito estas la sola batalado, el kiu
la riĉuloj, kiuj militis, eliris pli riĉaj».
89