Page 90 - heleco
P. 90
March jam ekziliĝis en Parizo antaŭ la februara balotado, timante, ke venko de
la Popola Fronto submetos lin al renoviĝinta persekuto. Pro lia malamikeco al la
respubliko, li entuziasme ricevis la novaĵon pri la kunveno de la konspiraj
generaloj la 8-an de marto, sed li maltrankviliĝis eksciante pri la timoj de la
militistaro pri la riskoj de la plano, precipe en la kazo de Mola, al kiu March
sendis jenan mesaĝon: «Vi ne zorgu pri viaj familianoj. Se io okazos al vi, Juan
March prizorgos ilin. Krome, ĉi tiu garantias al vi, anticipe, la sumon de unu
miliono da pesetoj». Tio permesis al Mola instali sian edzinon kaj kvar idojn en
Biarritz, kaj al Franco, kelkajn tagojn poste, sendi sian edzinon kaj filinon al
Havro per la germana ŝipo Waldi.
La monarĥisto Antonio Goicoechea agnoskis la gravecon de la financa subteno
de March intencante konvinki multajn nedeciditajn oficirojn kaj pritaksis, tion kion
estis farita tiorilate: «Al tiuj oficiroj oni certigis specialan financan apogon,
garantiante al ili la ekonomian riskon, kiun povas kuri iliaj familioj. Ili ne moviĝas
pro mono, sed ili ne agas se ili ne vidas sian ekonomian retiriĝon kovrita». El
ĉio ĉi ni devas eltiri la lecionon ke la mon-kontrolantoj posedas la stangon kiu
vere movigas la aferojn de la mondo. La popoloj povas elekti politikajn regantojn
en la balotadoj, sed la elektitaj uloj povas resti kiel sendefendaj pupoj en la
manojn de la kontrolantoj de la kapitalo. Pri ĉio ĉi ni vidos pluajn kazojn en la
sekvaj ĉapitroj de la historio de nia lando.
Dum la printempo de 1936, March ofertis sian subtenon por venki la malemon
de pluraj esencaj generaloj kaj konservi ilian engaĝiĝon al la komploto. Krome,
March pruntis al Franco kaj Mola duonmilionon da sterlingaj pundoj tra la banko
Kleinwort por la aĉeto de armiloj. Ĉi tiu kvanto pliiĝis al 800.000 sterlingaj pundoj
en aŭgusto kaj 942.000 en decembro. En Biarritz, dum la printempo de 1936, la
aĉeto de armiloj estis en la tagordo de la oftaj renkontiĝoj de Mola kun March,
kiu, ĝenerale, trudis severajn amortizojn kaj interezkondiĉojn. La majorka magnato
ankaŭ pagis pli da 20.000 pundoj por la Dragon Rapide, la aviadilo kiu portis
Franco-n de Kanarioj ĝis Maroko. La malavara kontribuo de March al la preparoj
por la puĉo tute kontraŭpruvas la asertojn de la frankistoj ke la ribelo estis
aranĝita kun tre malmultaj rimedoj.
Poste March fanfaronis antaŭ altranga brita ambasad-oficialulo pri sia kontribuo
al la venko de Franco, deklarante ke li estis la ĉefa responsulo por la konvinkado
al financistoj kaj hezitemaj magnatoj riski sian monon apogante la generalon
Franco-n, kaj en multaj kazoj estis la scio ke March volis triobligi iliajn kontribuojn
(kaj ne la militan situacion de Franco) kio donis al ili la necesan konfidon.
Kiam la ribelo komenciĝis, March transdonis kapitalon de la Kleinwort banko en
Londono por pagi al la itala registaro por la dek du aviadiloj Savoia Marchetti
kiuj devis transporti la soldatojn de Franco el Maroko ĝis la Duoninsulo. Li deponis
egan kvanton da oro en la Banko de Italio por financi la partoprenon de tiu lando
en la milito. La 3-an de septembro, March deponis 49,5 tunojn da oro kaj pliajn 72
tunojn post ses tagoj. Eble li estis la ĉefa financisto de la ribelo dum la unuaj
monatoj de la milito; kun konsiderinda profito por li mem, li uzis siajn valut-
90