Page 91 - heleco
P. 91
rezervojn por aĉeti materialon por la ribelintoj. Oni pritaksas ke March avancis
proksimume 8 ĝis 10 procentojn de la kosto de la militinvesto de Franco. Kiam
March postulis pagon de la ŝuldo, oni diras ke Franko rajtigis la vendon de la
fabelaj trezoroj de la Zaragoza katedralo. Krome, danke al lia financa subteno por
la ribelantoj, ĝis la fino de la konflikto lia riĉaĵo pli ol duobliĝis, kio tre rilatas
al la fakto, ke la enormaj donacoj al la ribelintoj far la hispanaj aristokratoj en
kontant-mono, akcioj kaj juveloj estis enkanaligitaj tra la konto de March ĉe la
Kleinwort-banko. Gil Robles, kiu poste estis unu el la ĉefaj laŭleĝaj perantoj de
March, estis la agento de la ribelintoj en Lisbono. Ankaŭ lia agado, kune kun
tiu de la frato de Franco, Nicolás, kiel neoficiala ambasadoro, estis financitaj de
March. Laŭ la opinio de Diego Hidalgo, kiu estis Ministro de Milito kiam Franco
estis la armea komandanto de la Balearoj, Franco estis fakte marioneto de March,
kun kiu li estis en ofta kontakto tiutempe. Vere estas ke Nicolás, kiel ŝipa inĝeniero,
jam estis laborinta en la ŝipkompanio de March en 1914.
La ekonomia helpo donita al la ribelintoj fare de Francesc Cambó estis preskaŭ
same grava kiel tiu de Juan March. La kataluna politikisto eksciis pri la ribelo
dum li krozis la Adriatikon sur sia cent-tuna jakto Catalònia, kaj oni diras, ke li
reagis al la novaĵo dirante: «Tiuj, kiuj havas monon, donu ĝin, kaj tiuj en milita aĝo,
ke ili batalu». Li metis sian konsiderindan riĉaĵon je la dispono de la ribelintoj,
kiuj uzis ĝin por krei propagand-oficejon en Parizo kiu havis enorman influon.
Cambó financis unu el la spion-servoj de la ribelintoj, la Informservon de la Nord-
okcidenta Limo de Hispanio. Cambó iĝis esenca rolanto por konvinki la moderan
internacian opinion pri la justeco de la kaŭzo de la ribelintoj. Poste, li private
bedaŭris ke la ekonomia intereso devigis lin subteni la «politikon de arogant-
eco kaj analfabeteco» de Franco, kiun li malestimis, taksante lin kiel ia Primo de
Rivera «sed kun multe malpli da talento». Dum la milito progresis, Cambó sentis kresk-
antan zorgon ke, se la ribelintoj venkus, ili alprenus kontraŭ-katalunan politikon.
Tamen li metis siajn ekonomiajn interesojn antaŭ sian katalunismon.
Dum la disvolviĝo de la milito plifirmiĝis la lidereco de Franco en la faŝisma
tendaro. Liaj plej eblaj rivaloj en la armeo, la generaloj Sanjurjo kaj Mola, estis
mortintaj en aviadil-akcidentoj. Goded kaj López Ochoa estis kaptitaj kaj mortig-
itaj de la ruĝuloj, kaj la falangista lidero José Antonio Primo-de-Rivera, kiu trov-
iĝis en prizono je la milit-komenco, estis juĝita kaj kondamnita al paf-morto.
En marto de 1939, post preskaŭ tri jaroj da sanga kaj kruela civil-milito, la konflikto
troviĝis antaŭ baldaŭa fino en kiu ludis gravan rolon la korupto. La situacio por la
Respubliko iĝis katastrofa pro la malinda teniĝo de la eŭropaj potencoj: la faŝistaj
landoj helpis la ribelintoj, kaj la demokratiaj landoj rigardis aliflanken kaj ne helpis
la hispanan popolon. Krome estis ankaŭ la misaj ecoj de tiu popolo mem; inter la
fortoj de maldekstraro: socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, trockistoj… estis mal-
akordo kaj konfliktoj kiuj foje kulminis per perforta interfrontiĝo kiu kontribuis fa-
vori la faŝismajn fortojn. Tiu temo estas sufiĉe interesa kaj studinda, sed kiel
dirite, nun ni atentas pri alia afero.
91