Page 92 - heleco
P. 92
Proksimume 30 elcento de la teritorio de centra kaj sudorienta
Hispanio restis ankoraŭ kontrolita de la Respubliko. La
registaro daŭre konservadis la esperon de rezisto ĝis la
evidente proksima milito en Eŭropo. Tamen, en Madrido,
la 5-an de marto 1939, la komandanto de la Respublikana
Armeo de la Centro, la kolonelo Segismundo Casado, ribelis
kontraŭ la Registaro. Per siaj memuaroj, plenaj je
malveraĵoj, li asertis, ke li faris tion por ĉesigi sensencan
buĉadon, sed, kiel malkaŝis liaj proksimaj ligoj al la
frankisma kvina kolumno, lia ĉefa celo estis certigi sian
propran estontecon. Li profitis la rankoron de la partianoj
de Largo Caballero kaj la anarkiistoj kontraŭ la tiama
Registar-prezidento, Juan Negrín, kaj la komunistoj. Li
ankaŭ konvinkis multajn armeoficirojn ke li povus certigi
iliajn pensiojn en la estonta frankisma ŝtato. Lia ago
ricevis ampleksan subtenon ĉar li ekspluatis ĝeneraligitan
malsaton kaj malmoraliĝon. La puĉo atingis veraĵon de
legitimeco danke al la partopreno en ĝi de la eminenta
socialisma jurprofesoro Julián Besteiro. Ĉi tiu, en kontakto
kun la kvina kolumno, naive kredis ke la post-milita sub-
premo estus minimuma. La puĉo de Casado startis ses-
tagan civitan militon ene de la Respublikana zono kaj sen-
utiligis la sangoverŝadon kaj oferojn de la antaŭaj tri jaroj.
Casado venkis la por-komunismajn fortojn. Liaj pro-
mesoj de bonvolemo de la frankistoj neniiĝis kaj lia Nacia
Defenda Konsilio ne sukcesis organizi la evakuadon de la
dekmiloj da homoj minacataj de la ribelantoj, kaŭzante
humanitaran katastrofon de grandegaj proporcioj.
La 27-an de marto, la fortoj de Franco eniris Madridon meze
de timiga silento. Baldaŭ poste komencis ankaŭ tie la
reprezalioj de la venkintoj. La hispana maldekstraro estis
milite venkita kaj ĝiaj plej valoraj figuroj, malpliigitaj
post trijara milito. Duonmiliono da respublikanoj ekziliĝis
kaj tiuj, kiuj ne estis sufiĉe bonŝancaj atingi Latin-Amerikon,
baldaŭ estis englutitaj en la ventego de la Dua Mondmilito.
Tiuj, kiuj restis en Hispanio, tuj komprenis, ke la politiko de
Franco rilate al la venkitoj estos same brutala kiel la el-
purigoj de la teritorio kaptita dum la milito.
Sed ĉi tio apartenas al la postmilita epoko, la frua frankismo,
kiu meritas apartan pritrakton, kiun ni faros per sekva ĉapitro,
kaj kiu estis, ankaŭ ĝi, plena je koruptado, kiel ni vidos.
92