Page 93 - heleco
P. 93
Kelkfoje por la ĝis nun priskribitaj etapoj de la historio de nia lando ni notis ke
kvankam la temo pri kiu ni atentas estas tiu de la koruptado, tamen ni ne povis
flankenlasi la pritemadon de la politikaj eventoj de la epokoj en kiuj disvolviĝis
la koruptaj kazoj ĉar foje, ofte en iuj periodoj, ambaŭ aferoj estis koneksaj,
interligitaj. Se tio estis vero por tiuj pritemitaj epokoj, multe pli ĝustas por la
periodo kies priskribon ni entreprenas. La frankisma epoko kiu sekvis al la
civitana milito estis esence korupta: ĉiu politika faro aŭ politika evento havas
rilaton kun koruptado, kaj ĉiu koruptado de tiu epoko eblis ĝuste dank’ al la
politika reĝimo estrita de tiu malbeninda homo.
Nia ĝisnuna raportado prezentis, do, la defiladon de multaj koruptaj personoj, nu,
la defilado plu daŭros senhalte. Sed, esplorante la historion por eltiri informon
pri la koruptado, neplanite, senintence, ni renkontiĝis kun alia, alitipa, defilado.
Temis pri pitoreskaj personoj, ni nomis ilin “roluloj de opereto”, “opereto-
aktoroj”. Laŭ nia percepto, tiu defilo estus komencinta per la reĝo Karolo la 4-a,
ties edzino Maria Ludovikino de Parmo, kaj ilia favorato Manuel Godoy. Kaj
de tiam la listo, la defilo, daŭris senĉese. Pri tiuj de la 19-a jarcento ni jam temis
ĝiamomente. Kaj la defilado daŭris ankaŭ dum la 20-a jarcento; al tiu kategorio
apertenis uloj kiaj Miguel Primo de Rivera, Alejandro Lerroux… kies korupto
kaj pitoreska agado ni jam priskribis per la antaŭa ĉapitro.
Ĉi tiu ĉapitro pri la frua frankismo, kies amplekson ni fiksas inter la jaroj 1939 kaj
1960, kaj la ceteraj ĉapitroj, dediĉe al la koruptado ĝis la nuntempo, prezentos
longan defiladon de koruptuloj kiuj samtempe estis/as vere operet-roluloj.
Tamen, iu korupta kaj koruptiga homo, Juan March, pri kiu ni jam sufiĉe temis, kaj
daŭre devos temi ĉi-ĉapitre, ne estas enkalkulita de ni en la defilon de la pitoreskaj
operet-aktoroj. Se enkadrigi lin en ia stilo, ni taksus lin ĉefrolulo de verko el tiu
stilo nomata “nigra novelo”. Per tio jam dirita pri li, lia agado dum la regado de
Primo de Rivera, la Respubliko kaj la Civil-milito, jam niaj legantoj eble estus
komprenintaj ke temas pri tiu tipo je personoj kiuj kreas kaj manipulas la ulojn
tiajn kia Francisco Franco. Ni plu vidos lin tiri la fadenojn de la Historio.
93