Page 94 - heleco
P. 94
Reprenante la fadenon de nia raportado, ni notu ke finiĝinte la batalado, la
milito kontraŭ la Respubliko daŭris en la militaj tribunaloj, en malliberejoj kaj
koncentrejoj, en laboristaj batalionoj kaj, kun la helpo de la GESTAPO, en la
persekutado kaj posta ekzekuto de famaj ekzilitoj ilustritaj tiaj kia Lluís
Companys. La tujaj taskoj estis la klasifiko kaj puno de tiuj kaptitoj en la
havenoj kaj la elpurigo de la laste konkeritaj provincoj. Centmiloj da kaptitoj
estis amase enprizonigitaj en malhigienajn tendarojn kaj provizorajn malliber-
ejojn kie egnombro da ili mortis pro subnutrado, malsano, torturo kaj batado. La
malliberigitaj virinoj ankaŭ sufer-spertis teruran seksmisuzon kaj la ŝtelon de
siaj infanoj.
Kun cent-miloj da laboristoj en ekzilo aŭ en malliberejoj aŭ koncentrejoj, Hispanio
alfrontis gravan mankon je laborforto. La respondo de la reĝimo estis senkompata
ekspluatado de la kaptitoj. Tio faciligis amasigon de kapitalo kio ebligis la ekonomian
prosperon de la 1960-aj jaroj. La kaptitoj estis luitaj al privataj firmaoj. La uzo
de punlaboro —fakte, sklava laboro— de kolonoj da kaptitoj en minado, metado de
la fervojo kaj en la rekonstruo de la tiel nomataj “detruitaj regionoj” permesis al la
firmaoj de konstruado, fervojaj kompanioj, min-firmaoj kaj entreprenoj de metalurgio
kaj ŝipkonstruo amasigi egajn riĉaĵojn. Multaj viktimoj de reprezalioj mortis labor-
ante en ekstreme danĝeraj kondiĉoj en karbo- kaj hidrargaj minejoj. La detruo
de la sindikatoj permesis ke la salajroj de la laboristoj estu mizeraj, kio siavice
igis pli facile por la bankaj, industriaj kaj terposedantaj klasoj registri sensacian
profitpliiĝon. Ekstrema ekzemplo de la korupta ekspluatado de respublikanaj kaptitoj
estis la persona kaprico de Franco: la giganta baziliko kaj impona kruco de la t. n.
Valle de los Caídos, maŭzolea monumento al lia venko, kiu evidentigis lian mega-
lomanan koncepton pri lia loko en la historio. Dudek mil kaptitoj estis dediĉitaj al
ĝia konstruado kun nekonsiderinda salajro. Multaj mortis pro subnutrado.
La subprema jura sistemo estis bazita sur la administra maŝinaro kaj pseŭd-leĝa
kadro kreita dum la milito. Tiuj kiuj kontraŭbatalis la puĉon estis konsideritaj
94