Page 15 - heleco-99
P. 15
procentoj inter 1986 kaj 1990 estis proksimume 5, multe super
tiuj registritaj fare de membroj de la Eŭropa E. Komunumo.
En 1988, la tiama ministro pri ekonomio kaj financo, Carlos
Solchaga, fanfaronis, ke “Hispanio estas la lando, kie oni povas
kurtatempe gajni pli da mono en Eŭropo kaj eble en la mondo”.
Eble sen rimarki tion, li subtenis per siaj vortoj la disvastiĝon
de la serĉado de kurtatempa profito, ofte per koruptaj praktikoj
rilataj al spekulado, kio poste estis nomota “la kulturo de la
pilko-bato” (pelotazo, en la hispana lingvo). La ekonomia sukceso
plifirmiĝis per la aliĝo de Hispanio al la Eŭropa Ekonomia Komun-
umo en januaro de 1986. Konsiderante ke tiu sukceso estis fácil-
igita de ĝia membreco en la NATO, estis necese solvi la proble-
mon de la opozicio de la PSOE al la Atlantika Alianco, do, plen-
umante la promeson faritan en la balotkampanjo de 1982, oni faris
referendumon la 12-an de marto 1986. Ne sen interna diskordo,
la PSOE faris kampanjon favore al la “jes” per la slogano “NATO
en la intereso de Hispanio”. Kun partopreno de 59,4 elcento el
la voĉdonantaro, la voĉdono favora al la restado en la NATO
venkis per 53 elcente kontraŭ 40,3 elcente da nea voĉdono. La
plej alta procento de neaaj voĉoj, 67,55 elcento, estis registrita
en Eŭskio. Felipe González profitis la okazon por antaŭenigi al
la 22-a de junio la ĝeneralan balotadon antaŭviditan por la
fino de novembro. Kun 184 sidlokoj, dek-ok malpli ol en
1982, la PSOE konservis komfortan absolutan plimulton.
Krom pliigi la eksteran komercadon kaj la investadon, la
membreco en la Eŭropa Ekonomia Komunumo alportis al
Hispanio aliajn avantaĝojn. La kreado de la EEK-Koher-
Fonduso en decembro 1992, celanta plibonigi la ekonomiojn
de la plej malriĉaj landoj al la meza skalo de la EEK, kaj la en-
fluo de strukturaj kapitaloj signifis transformon de la hispanaj
transportaj infrastrukturoj en tio, kio koncernas al vojretoj kaj
flughavenoj, same kiel la enkondukon de altrapida fervoja
sistemo. Tamen, ĉio-ĉi ankaŭ faciligis la korupton. La ekonomia
sukceso malpliiĝis ekde 1993, pro la apliko de ŝpar-iniciatoj
post iometa recesio. Krome, tiam Hispanio spertis nivelojn de
korupto kiu influis preskaŭ ĉiujn instituciojn de la lando, ekde
la monarkio ĝis la ĉefaj partioj, inkluzive la bankoj, entre-
prenistoj, sindikatoj kaj lokaj administracioj. Dum la socialista
regado, la publika elspezo preskaŭ duobliĝis, parte pro 40-
elcenta pliiĝo de dungado en la publika sektoro. Proksimume
70 elcento el la membraro kaj subtenantoj de la Socialista
15