Page 14 - heleco-99
P. 14

favore al pragmatismo. Kaj li kaj lia Vicprezidanto Alfonso

                                     Guerra estis konvinkitaj ke por ke la demokratio pluvivu, estis
                                     necese enkonduki ŝpar-politikojn kaj eĉ toleri la supervivon
                                     de iuj elementoj de la frankisma reĝimo. Tial ne estis juĝaj
                                     esploroj aŭ sankcioj pro la kontraŭleĝa militista puĉo de

                                     1936 aŭ pro la kruelaĵoj de la frankisma subpremo. La ĉef-
                                     komando de la armeo kaj la sekurecaj taĉmentoj daŭre estis
                                     plejparte frankismaj. Tial pludaŭris la problemoj pri la ETA-

                                     terorismo kaj la puĉo. Fakte, la pragmatismo de la socialistoj
                                     igis ilin sekvi la politikon de siaj antaŭuloj kaj konsenti la
                                     ŝtatan terorismon kontraŭ ETA, fia milito kiu fine estis unu el

                                     la faktoroj kiuj kaŭzis ilian fiaskon. Alia prioritato estis la
                                     industria rekonverto. La senlaborec-procento estis 16, kaj la
                                     inflacio-procento 14. La konservativa politiko de la Ministro

                                     pri Ekonomio, Miguel Boyer, kaŭzis malpli-valorigon de la
                                     peseto je 8 procento, la mon-politiko iĝis tre severa, kaj la
                                     sindikatoj estis devigitaj akcepti salajran moderigon.
                                     Sub la preteksto ke la industrioj de la INI (Nacia Instituto de

                                     Industrio) ne estis konkur-kapablaj, oni iniciatis procezon de
                                     industria rekonvertigo kiu kondukis al la privatigo de kelkaj
                                     publikaj entreprenoj kaj la fermo de aliaj. Ĉi tiu politiko

                                     demarŝita  de  la  Ministro  de  Industrio,  Carlos  Solchaga,
                                     same kiel la ŝanĝo de teniĝo de la socialistoj pri la NATO-
                                     afero, estas parto el la procezo de akceptado de la valoroj de
                                     la burĝa kapitalismo, la integriĝo en la sistemon de mond-

                                     regado, far la hispana socialismo. La monda kapitalisma
                                     sistemo ne bezonis tiam faŝismojn kiel tiu de la diktaturo
                                     de Franco en Hispanio, ĝi havis “socialistojn” kiel Felipe

                                     González kaj Solchaga por esti bone servita. La drameca
                                     procezo de senindustriigo kaŭzis la fermon de Altos Hornos
                                     kaj pluraj ŝtalfabrikoj en Eŭskio, Kantabrio, Asturio, Galegio

                                     kaj Valencio, kio kaŭzis la perdon de duonmiliono da labor-
                                     postenoj, kun la sekvaj sociaj kostoj. La finigo de la pater-
                                     nalismo heredita de la frankisma reĝimo cele plifleksigi la

                                     labor-merkaton igis la senlaborecon pliiĝi al 21,5 elcentoj en
                                     tri jaroj kaj la inflacion malaltiĝi al 8,8 elcentoj. Kiam la
                                     socialistoj forlasis la registaron en 1996, la inflacio estis
                                     proksima al 2 procentoj, sed senlaboreco ankoraŭ estis super

                                     20 procentoj.
                                     Tamen, dum la unuaj tri jaroj de la socialisma regado, pli-
                                     iĝis la eksportoj kaj la eksterlandaj investoj. La MEP-kresko-


                                                         14
   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19