Page 104 - heleco-99
P. 104
280.000 eŭroj kiuj estis enspezitaj de la frato de la madrida
Prezidantino. Isabel Díaz Ayuso neis ĉion kaj akre respondis
al la Ĝenerala Sekretario de ŝia partio. Evidentiĝis ke estis
ia lukto por la lidereco de la partio kiu jam ekzistis de
antaŭe sed kiu pliintensiĝis ekde la 21-a de oktobro de 2020.
La interna malakordo de la PP iĝis publika la 16-an de februaro
de 2022 kaj de tiam la partia membraro, ĉefe ties komitat-
anoj kaj regionaj lideroj, devis poziciiĝi en la konflikto. La
fakto ke ili decidis anstataŭigi Casado-n per Núñez Feijóo
atestas ke en tiu partio –kiel eble en ĉiuj ceteraj– oni
premias la sukceson kaj punas la fiaskon. Ja, Ayuso kaj
Feijóo estis sukcesintaj politikistoj en la balotoj de siaj
respektivaj regionoj, dum Casado estis fiaskinta partia
lidero en la tutlanda balotado.
Alia evento kiu enestis fone de la regado de Pedro Sán-
chez, konkrete ekde la 24-a de februaro de 2022, estis la
milito de Ukrainio. Same kiel ĉiu ajn milita konflikto, tiu
inter Rusujo kaj Ukrainio havis antaŭaĵojn kiuj povas utili
por kompreni la kialojn de la militado. Tamen, la loĝantaro
de nia lando, eble ankaŭ tiu de aliaj landoj, scias nenion pri
tiuj antaŭaĵoj dum konas sufiĉe detale tion okazintan en
Ukrainio post la menciita dato de la 24 de februaro de 2022.
Tio okazas ĉar la presaro amplekse informas pri la milito sed
nenion pri la aferoj kiuj generis ĝin. Tio estas, la oficiala
informado/propagando prezentas la aferon kvazaŭ la rusa-
ukraina konflikto estus subita kaj neatendita okazaĵo kies origi-
no estis ĝuste la rusa invado de tiu 24-a de februaro de 2022.
Tian informadon ni taksas politika propagando ĉar ĝi estas
ĝuste tio: ĉar Hispanio apartenas al la militista kontrakto
NATO kaj krome membras ĉe Eŭropa Unio, havas devojn kun
la ceteraj eŭropaj landoj submetitaj al la geopolitika strategio
de la usona imperiismo. Same kiel la regantaro de aliaj eŭropaj
landoj, la hispana devis provizi armilaron al Ukrainio kaj
apogi la koruptajn regantojn de tiu lando.
Kaj nun ni priatentu la korupton de nia propra lando. La mondo
tre evoluis ekde la 15-a jarcento, de kiam startis nia priraport-
ado de la korupteco en Hispanio. Dum tiu kelkjarcenta periodo
tre progresis la scienco kaj la tekniko, ŝanĝiĝis la politikaj
sistemoj kaj ankaŭ la superregantaj klasoj de la socio, sed en
nia lando la afero de la koruptado daŭre estas same kiel ĉiam.
Kaj krome la koruptuloj daŭre ĝuas la popolan simpation.
104