Page 105 - heleco-99
P. 105
En la politikaj balotadoj la konkurantaj partioj atingas des pli bonan rezulton ju pli
alta estas la implikiĝo de ties publikaj figuroj en korupto-kazoj. Kial okazas ĉi tio?
Por tion kompreni ni devas atenti pri tiu sociologia realaĵo aŭ koncepto kiun oni nomas
“kolektiva animo”. Ni priatentu jenajn paragrafojn de verko de Gustave Le Bon:
La plej stranga el la fenomenoj prezentitaj de iu psikologia amaso, estas jena: kiaj ajn
estus la individuoj kiuj formas ĝin kaj kiom ajn diversaj aŭ similaj estus ilia vivmaniero,
iliaj okupoj, ilia karaktero au ilia inteligenteco, la nura fakto esti transformita en
homamason provizas al ĝi ian kolektivan animon. Ĉi tiu animo igas ilin senti, pensi
kaj agi tute malsame ol kiel ĉiu el ili sentus, pensus kaj agus izole. Iuj ideoj kaj certaj
sentoj ne estiĝas aŭ fariĝas agoj krom en la uloj konstituitaj en amaso. La psikologia
amaso estas provizora estaĵo konstituita de heterogenaj elementoj, dummomente
velditaj, ĝuste kiel la ĉeloj de vivanta korpo formas per sia kuniĝo novan estaĵon,
kiu montras karakterojn tre malsamaj de tiuj kiuj ĉiu el tiaj ĉeloj posedas.
Jen fajna difino de kolektiva animo. Sed, tamen, ni klarigu ke Gustave Le Bon temas
pri provizoraj amasoj, tiuj kiuj agadas en konkreta specifa okazo, subinflue de specialaj
cirkonstancoj, ekzemple la alsalto al la Bastilo la 14-a de julio de 1789, sed ni temas
pri la konstanta kolektiva animo de la popoloj, kiu formiĝas laŭlonge de generacioj
kaj kiun ĉiu ulo alprenas en la proceso de edukado, same kiel la gepatra lingvo. Do,
konstituas la kolektivan animon de iu popolo, etno, lando… krom la gepatra lingvo,
ĉiuj elementoj –kaj bonaj kaj malbonaj– de la koncerna tradicio, moroj, legendoj, aspiroj,
folkloro, religio, valoroj, politikaj kriterioj, antaŭjuĝoj… ekzemple, la naciismaj sentoj,
kiujn havas en Hispanio iuj regionoj aŭ etnoj, formiĝis laŭlonge de preskaŭ deko da
generacioj. Alie, evidentas ke la homoj de ĉiu generacio tendencas alpreni kaj kon-
servi la religion de siaj antaŭuloj. Nu, tio klarigas la emon de hispanoj voĉdoni en la
balotoj favore al fiaj politikaj fortoj. Ilia kolektiva animo formiĝis laŭlonge de jar-
centoj de rabado kaj dispredado de aliaj popoloj, Inkvizicio, maltoleremo, civil-militoj,
rasismo, ksenofobio, vir-superemo... do grandparto el la loĝantaro de tiu popolo sin
sentas reprezentata, de la politikistoj kiuj respegulas tiajn “valorojn”.
Tial la korupto estas esenca komponaĵo de la hispana animo, do la multenombraj nun-
tempaj kazoj, el kiuj ni mencios nur kelkajn ĉar ne eblas atingi informon pri ĉiuj, vekas
nenian rifuzon –eĉ intereson– de la hispana loĝantaro. Foje en ĉi raporto, temante pri
tiuj korupto-kazoj, ni nomis ilin “skandaloj”, sed verdire tiuj eksterleĝaj faroj tute
ne skandalas en la hispana socio.
Unu el tiuj korupto-kazoj, relative ĵusaj sed pri kiu preskaŭ neniu memoras en la lando,
estis tiu nomata Operación Madeja. Temis pri kontraŭkorupta operacio direktita de
juĝistino Mercedes Alaya kaj esplorita de Civil-Gvardio. La operacio, kiu startis en
2013 kaj kiu estis submetita al juĝa sekreteco en siaj fruaj etapoj, esploris supoz-
itajn makleraĵojn de la firmao Fitonovo kontraŭ kontraktoj, kiuj kaŭzintus damaĝon
al publikaj institucioj en Andaluzio, Ekstremaduro, Aragono, la Valencia Komun-
umo, Katalunio, Kanariaj Insuloj kaj la Komunumo de Madrido, kaj ankaŭ la Ministr-
ejo pri Publika Konstruo, la municipoj de Sevilo, Algeciras kaj La Carolina, kaj la
publika firmao Adif. Unu el la ĉefaj akuzitoj estis Domingo Enrique Castaño, iama
105