Page 106 - heleco-99
P. 106
konsiliano de la areo pri Publika Vojo de la Sevila Urbodomo
kaj iama konsiliano de la socialista grupo. La esploro malkaŝis
kvazaŭan kontraŭleĝan riĉiĝon taksitan de la Civil-Gvardio
je pli ol 400.000 eŭroj kaj indicojn rilate al pagoj ricevitaj
de Enrique Castaño de la firmao Fitonovo, interalie. Inter la
servoj de la firmao Fitonovo estis la realigo de laboraĵoj en
iu loka socialista sidejo, kontraŭ 6.839 eŭroj, kaj la pago de
155.000 eŭroj al Unuiĝinta Maldekstro post la aljuĝo de 11
kontraktoj por instali artefaritan gazonon en futbalkampoj,
estante unua vicurbestro Antonio Rodrigo Torrijos.
La 11-an de novembro de 2014, la “Operacio Madeja” kondu-
kis al la tielnomita “Operacio Enredadera, polica amas-aresto
de proksimume tridek homoj en la provincoj de Sevilo, Kordo-
vo, Ĥaeno, Onubo, Kadizo, Granado, Badaĥozo, Madrido,
Valencio, Zaragozo, Barcelono, Lanzarote kaj Las Palmas
de Granda Kanaria-insulo. En ĉi tiu operacio oni priesploris
oficialajn organizaĵojn kiel la konsilantaroj de Sevilo, Kordovo
kaj Ĥaeno, kaj ankaŭ diversaj kompanioj kaj privataj hejmoj.
Inter la arestitoj estis kvar akuzitoj de Adif kaj sekciestro de
la Ministerio pri Disvolviĝo de la Ekstremadura Konsilantaro.
En aprilo 2017, la juĝisto de la Nacia Tribunalo José de la Mata
akuzis du iamajn socialistajn urbestrojn de Algeciras (Kádizo)
inter 2005 kaj 2011, Tomás Herrera kaj Diego Sánchez Rull,
en aparta juĝ-peco de la kazo Madeja aŭ Fitonovo, pro la
supozata pago je 280.000 eŭroj kiel makleroj pro la aljuĝo
de konstruo je sportejo. En julio de 2017 la juĝisto De la Mata
finis la enketon de la kazo Fitonovo aŭ Madeja, kiu atestis pri
la korupto de teknikistoj kaj meznivelaj oficistoj, kaj ordigis
la procesadon de 66 homoj en kvin apartaj juĝ-pecoj.
Evidentas ke la korupto estas planto kiu kreskas en ĉiutipaj
politikaj terenoj: dekstre, maldekstre, centre… La kazoj Madeja
kaj Enredadera havis protagonistojn de la politika Maldekstro,
kaj same okazis kun la t. n. “Kazo Plan 1000”. Temis pri supoz-
ata afero de aĉetado de voĉdonoj far la antaŭa PSOE-urbestro
de Huévar del Aljarafe, Rafael Moreno, kaj ties posteulino en
tiu ofico, Áurea Borrego, en kiu kontraktoj estis aljuĝitaj aŭ
laborlokoj ofertitaj en la urbodomo kontraŭ voĉdonoj. Okazas
ke tiu urbo havas la Urbodomon kun plej multe da ŝuldo
por loĝanto en Hispanio. Rafael Moreno ricevis tribunalajn
kondamnojn, sed spit’ al ĉi tio, lia partio daŭre proponis lin
por aliaj politikaj publikaj funkcioj.
106