Page 107 - heleco-99
P. 107

Alia kazo de korupto en rilato kun la sistemo de voĉdonado

          estis tiu nomata: Kazo Albaida de Aljarafe. Oni esploris la
          aferon rezulte de denunco laŭ kiu ekzistis iu “intrigo” por
          “monopoligi, laŭ ruza kaj krima maniero” la plej grandan

          nombron da voĉdonoj en la lokaj balotoj por la Socialista
          Partio. Tio estis atingita farante promesojn je laborpostenoj
          kontraŭ voĉdonoj, ĉiam laŭ la denunco, kiu mencias “vualitajn

          minacojn je ne akiro de la laborpostenoj en la okazo ke oni
          ne akceptus la menciitajn proponojn”. Supozeble, por certigi,
          ke tiuj homoj voĉdonis por la Socialista Partio, ilia voĉ-
          dono estis enpoŝtita, tiel ke oficisto de Poŝtejo kolektis la

          petojn kaj kovertojn kun la voĉdono de la supozeble premataj
          laboristoj de la urbodomo. Okazis ankaŭ kazoj de homoj,
          kiuj ne petis voĉdoni perpoŝte, sed voĉdonis tiel. La socialista

          urbestro José Antonio Gelo deklaris, ke ĉio estis mensogo
          kaj ke ne estis rilato kun tio ke la procento de perpoŝta voĉ-
          donado estis multe pli alta en lia urbo ol la landa mezumo.

          Kvankam la fraŭdo estis evidenta, ĝi ne provizis la necesajn
          jurajn pruvojn por konstati kulpecon, do la kazo estis fermita,
          kiel en multaj kazoj en la lando, sen puno por la kulpuloj.

          Tute simila kazo estis tiu de Vega del Genil, kies urbestro,
          Leandro Martín, laŭ denunco de aliaj partioj, atingis sian
          elektadon rezulte de aĉeto de voĉdonoj. Ankaŭ ĉi-kaze la juĝ-

          afero estis arkivita pro manko de la necesaj pruvoj. Ĉi lastaj
          kazoj  tute  ne  estis  izolitaj  koruptaĵoj  de  la  Socialista
          Partio  en  Andaluzio.  Por  tiu  partio,  dum  pluraj  jardekoj

          Andaluzio estis kvazaŭ ĝia privata farmdomo. Ni memoru la
          kazon de la ERE kiun ni jam priraportis. Fakte, la politika
          koruptado profite al la Socialista Partio estis ĝenerala en
          tiu regiono, kaj, iamaniere, ĝia perdo de la politika povo

          ekde  la  jaro  2019  estas  rezulto  de  popola  reago  al  tiu
          situacio. Nun, kiam ni skribas ĉi-tion en la jaro 2023, la

          situacio estas tute malsama. La Dekstraro, PP kaj VOX,
          superregas en la regiona regantaro kaj en plejmulte el la
          urbodomoj, kaj ili respondecas pri fiagoj kiujn ni devos
          priraporti poste.

          Sed atentante pri la etapo post la jaro 2019 ni devos okupiĝi
          pri la fraŭdoj dum la pandemio. Ni jam priskribis la kazon
          en kiu estis implikita la frato de la Madrida Prezidantino

          Isabel Díaz Ayuso. Alia grava simila kazo estis tiu de la
          La filo de la pozistino Nati Abascal kaj de la iama duko de

                                                             107
   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112