Page 16 - heleco-99
P. 16

Partio estis rekompencitaj per kelkaj el la 500.000 labor-

                                    lokoj kreitaj inter 1982 kaj 1994. Tiu praktiko instigis kaj
                                    plifirmigis la ideon ke oni povus atingi privatajn avantaĝojn
                                    de la ŝtatoficistoj. La elspezoj kreskis inter 1982 kaj 1996
                                    ankaŭ  kiel  rezulto  de  la  fruktodona  klopodo  plibonigi  la

                                    magran  socian  servon  de  la  frankisma  ŝtato,  ĉefe  en  la
                                    areoj de sanservo, pensioj kaj edukado.
                                    Bedaŭrinde, la sukcesoj de la socialistoj estis makulitaj de du

                                    grandaj problemoj: terorismo kaj korupto. La UCD, unue, kaj
                                    la  socialistoj  poste,  uzis  nereformitajn  policajn  taĉmentojn,
                                    precipe la Civil-Gvardio, kiu ne reduktis la malamikecojn

                                    de ETA kontraŭ la ŝtato. Responde al la teroristaj atencoj, la
                                    UCD estis tolerinta agojn ambaŭflanke de la franc-hispana limo

                                    far ekstremdekstraj mort-taĉmentoj ligitaj al la policaj servoj.
                                    Tiuj ĉi taĉmentoj, konsistantaj el francaj, argentinaj kaj italaj
                                    ekstremdekstruloj, same kiel dungitaj murdistoj, uzis malsamajn
                                    nomojn, inter kiuj plej oftis: “Hispana Eŭska Bataliono”. La

                                    socialista ministro pri Internaj Aferoj, José Barrionuevo, kaj
                                    lia Ŝtata Sekretario pri Sekureco, Rafael Vera, dungis agentojn

                                    de la frankisma sekreta polico. Inter oktobro 1983 kaj julio
                                    de 1987, ili financis tiujn bandojn per rezervitaj monrimedoj
                                    de la registaro, kiuj operacis sub la nomo: Grupoj Antiterror-

                                    istaj de Liberigo (GAL). La murdoj de dudek sep ETA-anoj en
                                    la Franca Eŭskio celis devigi la francajn aŭtoritatojn ĉesigi la
                                    rifuĝadon de ETA-anoj en la areo. La 4-an de decembro de

                                    1983, GAL erare kidnapis iun senkulpan francan civitanon
                                    sen rilato al ETA: Segundo Marey. Finfine oni eksciis ke la
                                    operacio havis la kunkulpecon de Vera kaj Julián Sancristóbal,

                                    civila guberniestro de Biskajo, kaj estis gvidita de la vic-
                                    komisaro  de  la  frankisma  polico,  José  Amedo  Fouce.  Post
                                    ĝis-funda esploro de la enket-juĝisto Baltasar Garzón pri

                                    la  financado  de  la  GAL  kaj  ĝiaj  agadoj,  inkluzive  la
                                    kidnapo  de  Marey,  estis  enprizonitaj  Barrionuevo,  Vera,
                                    Sancristóbal kaj Amedo. La politika skandalo pri la GAL kaj

                                    la  kunkulpeco  de  la  registaro  plifortigis  malamikecon
                                    kontraŭ Madrido en Eŭskio kaj kaŭzis grandegan politikan

                                    damaĝon  al  Felipe  González.  Ties  fama  eldiro  ke  “la
                                    jurŝtato ankaŭ defendas sin en la kloakoj” ne  kontribuis
                                    estingi tiujn onidirojn.
                                    Unu el la unuaj kazoj de socialista korupto okazis kiam, por

                                    mildigi subdungadon en la kamparo, estis pligrandigita la
                                                         16
   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21