Page 17 - heleco-99
P. 17
helpo kaj oni kreis subvenciojn de la Kampara Dungado-plano
(Plan de Empleo Rural, PER), kiu instigis fraŭdon, kiel ilustras
la tipa kazo denuncita en Pinos Puente (Granado). La urbestro
de tiu ĉi urbo inter 1987 kaj 1991, Juan Ferrándiz, malfermis
konton en loka banko; ĉiu kiu faris enspezon de 300 pesetoj
ricevis interŝanĝe ateston esti laborinta la 60 tagojn necesajn
por rajti la prisenlaboran subvencion je 28.000 pesetoj fiksitan
de la PER. Inter 1988 kaj 1990, la Urba Konsilio atestis, ke
4.000 lokaj enloĝantoj estis laborintaj 200.000 tagojn je kosto
de 990 milionoj da pesetoj al la Nacia Laborinstituto. En junio
de 1996, Ferrándiz estis kondamnita al 18 monatoj en prizono
kaj monpunita je 100.000 pesetoj. Estis aliaj similaj kazoj.
En Andaluzio, kie la socialistoj regis seninterrompe ĝis 2018,
estis multaj skandaloj, sed la plej grava el ili estis la kazo de
la dosieroj pri dung-regulado (Expedientes de Regulación de
Empleo, ERE), en kiu estis defraŭditaj proksimume miliardo da
eŭroj inter la jaroj 2000 kaj 2012 el la fondusoj destinitaj helpi
homojn perdintajn ties laborpostenojn. En iu kazo, la pensia
sumo pagota al viro estis kalkulita laŭ la supozo ke laboris por
la sama firmao ekde lia naskiĝtago. Javier Guerrero, ĉef-
direktoro pri Laboro kaj Socia Sekureco de la Konsilio de
Andaluzio, estis la cerbo de la intrigo. Liaj malavaraj stipendioj
inkludis 1,3 milionon da eŭroj por lia ŝoforo kaj 430.000 eŭroj
por lia bopatrino. Aliaj 266 homoj, inter ili la eksprezidantoj
Manuel Chaves kaj Antonio Griñán, kaj aliaj politikistoj, estis
akuzitaj je defraŭdo de publikaj financoj.
Iu el la plej grandaj skandaloj pri korupto estis malkovrita en
1985. Ĝia protagonisto estis la kataluna financisto Javier de
la Rosa Martí, viro ŝatanta jaĥtojn, privatajn aviadilojn kaj
luksajn aŭtojn, kiu apartenis al dinastio de trompantoj. Lia
patro, Antonio, kaŝis sin en Sudameriko post kiam estis mal-
kovrite ke, inter 1975 kaj 1979, li estis defraŭdinta 1.200 mili-
onojn da pesetoj per la fikcia aĉeto de neekzistanta tereno
por la Konsorcio de la Liberkomerca Zono de Barcelono, el
kiu li estis sekretario. Tiu ĉi ento, kun financado de la Urbo-
domo kaj de la centra registaro, entreprenis la konstruadon de
granda loĝistika kaj industria centro duonvoje inter la Barce-
lona Liberkomerca Zono kaj la flughaveno. La ŝtelita mono
estis elspezita, interalie, por prostituitinoj kaj la aĉeto de
aro de luksaj aŭtoj. La filo de Javier estis poste implikita en
la supozitaj koruptaj praktikoj de Jordi Pujol, kiu prezidis
la Generalitat de Catalunya de 1980 ĝis 2003.
17