Page 18 - heleco-99
P. 18
En 1974, post meteora ascendo en la mondo de financoj, Javier de la Rosa akiris la
postenon de direktoro de la Banca Garriga Nogués, invest-agentejo, filio de la Banco
Español de Crédito (BANESTO). Lia administrado estis ruiniga, plejparte pro investo
en Quash-Tierras de Almería, spekulad-cela agrokomerca firmao. En 1988, iu esploro
far BANESTO en Banca Garriga Nogués malkovris ke estis manko de 98.500 milionoj
da pesetoj, dekses-foje pli granda ol la nominala kapitalo de la banko. Post la bankroto
de la ento, la nova estro de BANESTO, Mario Conde, arkivis la esplorojn, ŝajne post
kiam De la Rosa minacis publikigi dosieron enhavantan pruvojn de la neklaraj negocoj
de Conde. En tiu tempo, De la Rosa estis fariĝinta la reprezentanto en Hispanio de la
Kuvajta Investa Oficejo (KIO), por kiu li akiris ampleksan aron da kompanioj, kelkaj
el ili profitdonaj, dediĉitaj al la fabrikado de kemiaj produktoj, sterkoj, papero, manĝaĵo…
same kiel la sektoro de nemoveblaĵoj; aliaj, aliflanke, estis en krizo, kaj li utiligis ĝin
por likvidi ilin. La rezulta firmao-aro, subgvide de De la Rosa, estis nomita Grupo Torras.
Post la invado de Kuvajto far Saddam Hussein en aŭgusto 1990, 167 miliardoj da
pesetoj estis transdonitaj de Torras al la impost-paradizoj de Ĵerzo, Ĝibraltaro, la Kajmana
Insularo, Svislando kaj Panamo. El tiu mono, ŝajne 70.000 milionoj iris al kontoj
posedataj de De la Rosa, kiu poste asertis esti doninta la monon al politikaj partioj por
subteni la kuvajtan aferon. La Kuvajta Investoficejo deklaris ke ĝi investis 5.000
milionojn da dolaroj en Torras, el kiuj 950 estis ŝtelitaj kaj la resto, perdita pro mis-
administrado de De la Rosa. Post la bankroto de la grupo Torras, ĝia direktoro estis
implikita en la disfalo de la holdingo Grand Tibidabo, kiu interalie estis malantaŭ la
amuzparko Port Aventura. Miloj da laboristoj perdis sian labor-postenon kaj 10.500
akciuloj perdis siajn ŝparaĵojn. De la Rosa kaj kelkaj membroj de la kuvajta reĝa familio
estis akuzitaj je fraŭdo, defraŭdo de publika financo kaj subaĉeto de politikistoj. En
oktobro 1994, De la Rosa estis trovita kulpa pro fraŭdo, falsaĵo kaj misproprigo de
unu miliardo da pesetoj de la firmao Grand Tibidabo. Li estis malliberigita, sed en
februaro 1995 li estis liberigita sub kaŭcio de mil milionoj da pesetoj.
La makulo de korupto finfine trafis la reĝan familion, sed en la unuaj jaroj de la
socialista registaro, la populareco de la reĝo altiĝis malgraŭ konstanta malamikeco de
ETA kaj pluraj atencoprovoj. La procezo estis faciligita per la reĝaj vizitoj al Eŭskio
kaj la geedziĝo en la barcelona katedralo de la Infantino Cristina kun la eŭska sportisto
Iñaki Urdangarín Liebaert la 4-an de oktobro 1997. La geedziĝo, kune kun la fakto,
ke la infantino loĝis en Barcelono kaj parolis katalunan, venigis ducent mil homojn al
la stratoj por ĝojigi la geedzon kaj iliajn gepatrojn. La rilatoj de la reĝo kun Katalunio,
kvankam ne sen malfacilaĵoj, estis multe pli facilaj ol kun Eŭskio kaj estis favoritaj de
lia entuziasma subteno al la oferto de Barcelono por la Olimpikoj de la jaro 1992. Juan
Carlos ankaŭ plene kunlaborontis kun Narcís Serra en la klopodoj solvi la problemon de
la puĉismo. En la aktoj de festado de la Milita Pasko de la 6-a de januaro 1984, kiel
supera komandanto de la armeaj fortoj, li alvokis ke ĉi tiuj restu unuigitaj kaj kun-
laboru “sen duboj aŭ rezervoj” en la militaj reformoj de la Registaro. La sekvintan jaron,
la monarko emfazis la avantaĝojn de modernigo kiun la aliĝado al NATO implicis.
18