Page 19 - heleco-99
P. 19
Longatempe, la militista situacio spertis konsiderindan pliboniĝon,
sed antaŭ tio, dum la paska Semajno de 1985, la ĉefa hispana
sekreta servo, (CESID), malaktivigis planitan puĉon por la 2-a
de junio. La puĉistoj planis eksplodigi bombon sub la tribuno
de kiu la reĝo prezidos la feston de la Armeo en Korunjo. Se la
komploto estus sukcesinta, la tuta reĝa familio, same kiel Felipe
González, Narcís Serra, la ĉefkomando de la armeo kaj aliaj
gravuloj estus murditaj. La eksplodo estus atribuita al ETA, kio
utilus kiel preteksto por la altrudo de armea junto. Tiu estis la
lasta serioza komploto kontraŭ la reĝo.
Post la socialista venko en 1986, la sekva balotado ne devus
okazi antaŭ julio de 1990. Tamen, Felipe González antaŭenigis
ĝin al oktobro 1989 en respondo al kreskanta maltrankvilo
en diversaj medioj, la plej surpriza el kiuj estis la streĉitecoj
inter la socialista registaro kaj la socialista sindikato UGT.
La ekonomia kreskado dum la periodo inter 1985 kaj 1992
estis atingita per liberaligo de la labormerkato, fermo de mal-
noviĝintaj industrioj, ĝeneraligitaj maldungoj kun reduktita
kompenso, malpli laborsekureco, kaj salajra moderigo. La kresko
de 10 al 15 jaroj da minimuma kotizado por rajti pensionon, la
prokrastoj en la enkonduko de la kvardekhora labor-semajno
kaj la ĝeneraligo de rub-laborkontraktoj kaŭzis malkontenton
en la laborista klaso kaj konfliktojn inter laboristoj kaj la polico.
La senkaŝa kunfrontiĝo inter la ĝenerala sekretario de UGT,
Nicolás Redondo, kaj la registaro kaŭzis amasan ĝeneralan strikon
la 14-an de decembro 1988, en kiu la UGT kaj la Laboristaj
Komisionoj kuniĝis por alporti ok milionojn da laboristoj
surstraten kaj paralizi la tutan landon.
En la balotado de 1989, la PSOE gajnis 175 parlamentajn
seĝojn, 9 malpli ol en la jaro 1986 kaj unu sub la absoluta
plimulto. Felipe González povis regadi kvazaŭ li havus tian
plimulton, ĉar la kvar deputitoj de Herri Batasuna rifuzis
okupi siajn parlamentajn sidlokojn. La “Populara Alianco” re-
organizis sin kaj adoptis la novan nomon de “Populara partio”
(PP), tiam subgvide de la 43-jaraĝa José María Aznar. Sen
karismo kaj elokventeco, iama fiska inspektisto kaj frankisto
en sia junaĝo, Aznar estis iama intima kunlaboranto de Fraga
kaj ĝenerala sekretario de “Popola Alianco”. Lia antaŭinto,
Jorge Verstrynge deklaris ke li forlasis la PP ĉar Aznar «pli
kaj pli priskribis siajn dialogojn kun Sankta Tereza kaj eĉ
kvalifikis siajn kontraŭulojn kiel “judaj hundoj”».
19