Page 20 - heleco-99
P. 20
En tiu balotado, la PP gajnis 107 parlamentajn sidlokojn, du pli ol en 1986. La malkresko
de la popola apogo al la PSOE reflektis la kunfrontiĝon kun la UGT, maltrankvilon
pri la ĉiam pli seriozaj novaĵoj pri la GAL kaj elreviĝon pro la korupto. Se la mal-
boniĝo de la pozicio de la PSOE ne estis pli granda estis pro la fakto ke al la voĉ-
donantaro ne plaĉis apogi la Popolan Partion, kiun oni konsideris frankisma. Tamen, de
maldekstrema vidpunkto estis malfacile akcepti ke dum la nacia ekonomia plibonigo
negative influis la vivnivelon de la laborista klaso, uloj kiaj Mario Conde kaj Javier
de la Rosa amasigis grandajn riĉaĵojn dank' al la kulturo de la “pilko-bato”.
Aferoj baldaŭ plimalboniĝis kiam aperis serio de sensaciaj koruptaj skandaloj. La kazo
de Juan Guerra, frato de la Vicprezidanto de la Registaro, Alfonso, estis la unua kiu
rekte efikis kontraŭ la PSOE kaj estis la ellasilo kiu instigis ĵurnalistojn esplori aliajn.
Tiu Juan Guerra, kaj ankaŭ sufiĉgrade lia frato la Vicprezidanto Alfonso, apartenas
al tiu homtipo kiun ni difinis kiel operet-roluloj, kiuj tre multe abundas en la publikaj,
politikaj aferoj de Hispanio. Ĉi-ĉapitre jam aperis iuj el tiaj homaj figuroj: Conde, De
la Rosa… kaj aperos multaj aliaj laŭlonge de nia raportado pri la korupto en Hispanio.
Kiam la socialistoj ekregis, Juan, tiam senlaborulo, ricevis modestan salajron kiel
asistanto de sia frato kaj la uzadon de oficejo en la Registara Delegacio en Sevilo. La
skandalo eksplodis meze de 1989, kiam lia edzino, kiun li forlasis, malkaŝis al Manuel
Fraga —kiel venĝo—, ke ŝia edzo fariĝis grava akciulo de pluraj kompanioj kaj ke li akiris
bienon, ĉevalojn kaj altekostajn aŭtomobilojn. Je la fino de la jaro, la gazetaro pleniĝis
je revelacioj pri lia agado kiel peranto nome de firmaoj kaj individuoj kiuj serĉis akiri
kontraktojn, reklasifikon de terenoj aŭ konstrupermesojn de la regiona, provinca aŭ
loka administracio. Juan Guerra estis akuzita je subaĉeto, impostfraŭdo, influo-trafiko,
defraŭdo de publikaj financo, mon-lavado… Kvankam komence Alfonso neis ke lia
frato faris ajnan krimon, li estis devigita eksiĝi kiel vicprezidanto en januaro 1991,
markante la komencon de disigo inter la PSOE, kiun li kontrolis, kaj la registaro. Tiam,
same kiel nuntempe, la juĝistaro estis ege malrapida kaj estis akuzita pri enmiksiĝo en
politiko. Kaj tiu socialisma registaro kaj la postaj de la Populara Partio kaj la PSOE povis
nomumi subtenantojn de siaj formacioj al postenoj de respondeco en la Konstitucia
Tribunalo, la Supera Kortumo kaj, ĉefe, en la Ĝenerala Konsilio de la Juĝistaro, organo
kiu havas la maksimuman respondecon super la hispana jura ordo. Tiel, komence de
la 1990-aj jaroj, la fakto, ke Juan Guerra eliris relative bone el sia pasado tra la tribunalo,
estis atribuita al la ĉeesto de socialistoj en la juĝa aparato, kiu ege streĉis la rilatojn
inter la PSOE kaj la PP; tamen, kaj la nomumo de simpatiantoj kaj la mekanismo de
provi defendi tiujn akuzitajn pri korupto poste ankaŭ estis uzotaj de la PP kiam ĝi
atingis la politikan potencon.
Krom la kazoj de persona gajno, tiam eksplodis serio da skandaloj rilate al la financado
kaj de la PSOE kaj de la Populara Partio. En la kazo de la socialistoj, fine de majo de
1991, surbaze de datumoj donitaj de malkontenta iama oficisto, El Mundo malkaŝis,
ke, inter 1988 kaj 1991, kontraŭleĝaj monrimedoj estis enkanaligataj por kvanto proksima
al unu miliardo da pesetoj per tri malgrandaj fikciaj firmaoj, ligitaj unu al la alia
20