Page 21 - heleco-99
P. 21

kaj nomitaj Filesa, Malesa kaj Time Export; ĉi-lasta, firmao

          kun apenaŭ iuj dungitaj laboristoj, kiun Filesa aĉetis per 400
          pesetoj. La enormaj profitoj generitaj de la vendo de fikciaj
          dosieroj por grandaj publikaj kaj privataj firmaoj, kaj eĉ

          grandaj bankoj, utilis por pagi la politikan propagandon de la
          socialista balotkampanjo de 1989. Laŭdire, Guillermo Galeote,
          la prifinanca oficiro de la partio, kontrolis la operacion. La

          juĝa esploro de la kazo daŭris ses jarojn, kaj la proceso
          finiĝis per malliberecaj punoj por iuj altrangaj funkciuloj
          de la PSOE. En simila kazo, sed de malplia graveco, en 1992,
          oni asertis ke dum la ofertado por la aranĝo de la rapidtrajna

          linio inter Madrido kaj Sevilo, oni provis plenigi la kason de
          la PSOE per komisionoj de la kompanioj, kiuj konkuris por
          la kontraktoj. Julián García Valverde, prezidanto de RENFE

          inter 1985 kaj 1991, kaj tiutempe ministro pri Sano kaj
          Konsumado, estis devigita eksiĝi, kvankam li poste estis
          absolvita de ajna respondeco.

          La afero Filesa damaĝis la PSOE-on malpli ol ĝi povintus
          fari, ĉar ĝin antaŭis simila skandalo de kontraŭleĝa financado
          en la Populara Partio. En aprilo de 1990, enketjuĝisto ordonis

          la areston de iuj altrangaj oficialuloj de la Populara Partio,
          inter ili la nacia kasisto, Rosendo Naseiro, kaj la konsilisto
          de la Urbodomo de Valencio Salvador Palop, kiu estis la

          estro de la municipa aĉetkomisiono. Ili estis akuzitaj je uzado
          de privilegiaj informoj provizitaj de Palop por organizi la
          aljuĝon de publikaj konstrukontraktoj al entreprenoj pro

          grandaj kontribuoj al la kaso de la partio en formo de komi-
          sionoj pro la kontraktoj. La fraŭdo diskoniĝis kiel rezulto
          de pertelefonaj subaŭskultiloj de aparta enketo pri drog-
          kontrabandado implikanta la pli junan fraton de Palop, Rafael,

          kiu senintence malkovris la financan sistemon de la PP en
          Valencio. Tamen, la kazo disfalis ĉar la pertelefona sub-

          aŭskultado estis nuligita fare de la Plejsupera tribunalo kaj
          poste detruita. Kvankam tio signifis ke tiuj implikitaj en la
          PP ne devis iri al juĝo, iliaj politikaj karieroj estis trunkitaj
          kaj la espero de Aznar pri tuja balota venko estis nuligita

          post kiam la gazetaro publikigis la pertelefonan aŭskultad-
          registraĵojn. Post mallonga restado en malliberejo, Naseiro
          deponis antaŭ advokato el Alakanto serion da dokumentoj,

          kiuj pruvis la ekziston de la B-kesto de la Populara Partio.
          Inter tiuj dokumentoj estis ĵura deklaro ke “kiu ajn decido

                                                             21
   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26