Page 22 - heleco-99
P. 22
estis farita, ĝi ĉiam estis sub la superrigardo, gvidlinioj kaj
kriterioj de S-ro José María Aznar”. Poste, el la fakso de
la advokata oficejo, li sendis kopion al Aznar klarigante,
ke li publikigos ĉion, se la partio faros lin la propeka
kapro en la kazo.
Unu el la plej teruraj riveloj de la nuligitaj sonbendoj estis
konversacio registrita la 11-an de februaro 1990 inter Palop
kaj Eduardo Zaplana, kiu baldaŭ poste estis prezidanto
de la PP de Alakanto kaj poste, sinsekve, urbestro de Beni-
dorm en 1991, prezidanto de la Valencia Generalitat en
1995 kaj Ministro pri Laboro en 2002, en la dua registaro
de Aznar. En longa babilado, en kiu oni parolis pri neleĝaj
komisionoj pri vendado de proprietoj, Zaplana konfesis
al Palop, ke li bezonis riĉiĝi ĉar “mi elspezas ĉion por
politiko”: “Mi devas riĉiĝi... …mi devas gajni multe da
mono, mi bezonas multe da mono por vivi. Nun mi devas
aĉeti aŭton”. En majo 2018, Zaplana estis arestita pro aku-
zoj pri korupto en sia periodo de prezidanto de la Genera-
litat inter 1995 kaj 2002. Specife, ĝi implicis subvenciojn
kaj falsajn fakturojn dum la konstruado de la ega kaj finfine
malsukcesa plezurparko Terra Mítica. La akuzoj inkluzivis
daŭran subaĉeton, defraŭdon de publikaj monrimedoj,
influo-trafiko, falsaj dokumentoj, monlavado, neleĝa aso-
cio por krimi, apartenon al krima grupo kaj imposta krimo,
kun mono en eksterlandaj bank-kontoj ne deklaritaj en
Andoro, Urugvajo kaj Paragvajo.
La UGT kolektis monon per kooperativo, Socia Promocio
de Loĝejo, por konstrui 22.000 hejmojn por laboristoj.
La kooperativo bankrotis en februaro de 1994, meze de
riveloj de fraŭdo kaj spekulado per ĝiaj fondusoj en
projektoj kiuj havis nenian rilaton kun la loĝejoj. La
lidero de UGT, Nicolás Redondo, sin konsideris devigita
demisii. Tiuj ĉi riveloj pri korupto, kune kun la kazo GAL,
kreis la impreson, ke la PSOE estis putriĝinta. Ja, kiam la
informo pri Filesa de la Financ-ministrejo estis publik-
ita en marto de 1993, Felipe González estis insultita de
universitataj studentoj de Madrido kriante “ŝtelisto” kaj
“fiulo”. La balotado de la 6-a de junio 1993 estis tre dis-
putita. Por kontraŭbatali la skandalojn, la PSOE bazis
sian kampanjon sur siaj egaj atingoj dum la regado,
inkluzive, la Barcelona Olimpiko kaj la Universala
22