Page 23 - heleco-99
P. 23
Ekspozicio de Sevilo en 1992, en kies preparado estis investitaj grandaj monsumoj en la
infrastrukturo de ambaŭ urboj. La socialistoj krome insistis pri la frankisma origino
de la Populara Partio. Por konvinki la voĉdonantaron ke estis prenitaj rimedoj
kontraŭ korupto, Baltasar Garzón, enketjuĝisto en la kazo de GAL, estis inkludita
kiel sendependulo en la PSOE-kandidataro. La rezulto estis ke la socialistoj venkis
en la elektoj, sed perdis la absolutan plimulton, kun 159 parlamentaj sidlokoj kaj 38
elcento de la voĉdonoj. La pliiĝo de apogo al la PP, kiu atingis preskaŭ 35 elcenton
de la voĉdonoj kaj gajnis 141 parlamentajn sid-lokojn, signis ĝian fortan pozicion
por atingi la politikan potencon.
Post la balotadoj de junio 1993, la kvara socialisma registaro estis malfortigita per la
diferencoj inter la renovigistoj de Felipe González en la registaro kaj la subtenantoj de
Alfonso Guerra en la partio. Krome, la PSOE suferis de preskaŭ ĉiutagaj riveloj pri
koruptaj kazoj, kiuj implicas la beautiful people, grupon da homoj famaj pro fanfa-
ronado pri sia luksa vivmaniero, pluraj el kiuj estis ligitaj al la partio. Inter ili estis la
eksministro Miguel Boyer, edziĝinta al Isabel Preysler, la ŝika kaj riĉa eksedzino de
kantisto Julio Iglesias. Alia personulo ligita al la socialista registaro estis la aventurema
prezidanto de Banesto, Mario Conde, kies brila kaj senkompata ascendo gajnis al li la
kromnomon “El Tiburón” (“la Ŝarko”). Post la kazo Juan Guerra, la riveloj inter aprilo
kaj majo de 1994 malfortigis la registaron kun skandaloj kiuj kaŭzis la eksiĝon de iuj
ministroj. En la plej gravaj kazoj estis implikitaj la estroj de alte respektataj institucioj:
Mariano Rubio, guberniestro de la Banko de Hispanio, kaj Luis Roldán, la unua ĝenerala
direktoro de la Civil-Gvardio ekster la armea mondo. En la akto de festado de la 150-a
datreveno de la fondo de la Civil-Gvardio, González estis fifajfita kaj oni insultis
lin per krioj de “chorizo” (“kolbaso” kun la signifo de ŝtelisto kaj fiulo).
Rubio ricevis mallongan malliberecan punon pro impostfraŭdo kaj pro provizado de
privilegiaj informoj al la kliko de Ibercorp. Estis enkarcerigita ankaŭ la prezidanto de
Ibercorp, Manuel de la Concha, eksprezidanto de la Madrida Borso. Inter la profitantoj
de la fraŭdo estis Miguel Boyer, Isabel Preysler kaj pluraj personuloj de la prifinanca
mondo. Tio kaŭzis la eksiĝon de Carlos Solchaga, la parlamenta proparolanto de la regist-
aro kiu, kiel financministro, estis nomuminta Rubio-n. Ĝi ankaŭ kaŭzis la demision de
Vicente Albero, ministro pri agrikulturo, kiu agnoskis, ke li faris impost-fraŭdon kun
sia partopreno en la fraŭda strukturo kreita de De la Concha.
Estis sensacia ankaŭ la falo de Mario Conde: en la tiel nomata kazo Banesto, la banko
estis kontrolita en decembro de 1993 kaj urĝa revizio malkovris nigran truon de
3.000 milionoj da eŭroj en la kontoj de la ento. Mario Conde estis arestita kaj kondamnita
al 20 jaroj da mallibero pro fraŭdo kaj mispropriigo kaj estis ordonita redoni 22,6 mili-
onojn da eŭroj al la fraŭditaj akciuloj.
Luis Roldán estis municipa politikisto de Zaragozo kiu, kun falsaj akademiaj titoloj,
progresis tra la provinca administracio por iĝi registara delegito en Navaro. En ĉi tiu
malfacila pozicio, li kultivis la favoron de la Civil-Gvardio, kies direktoro li estis nom-
umita en novembro de 1986 kun la celo modernigi la institucion. Unu el liaj projektoj
23