Page 24 - heleco-99
P. 24

estis la restrukturado de la kazernoj de tiu polica korpuso. En no-

                                vembro de 1993, esploro de liaj agadoj farita de ĵurnalistoj de
                                Diario 16 malkaŝis ke, dum sep jaroj, li amasigis riĉaĵon de 400
                                milionoj da pesetoj, gravan posedaĵon en Hispanio kaj Francio

                                kaj bankkonton en Svisio. La mono venis el plej diversaj fontoj:
                                komisionoj por konstruado de konstruaĵoj de la Civil-Gvardio,
                                mono pagita al konfiduloj kiuj ne ekzistis, monrimedoj de la

                                Asocio por Orfoj-Lernejo de la Civil-Gvardio, pagoj de komerc-
                                istoj por neekzistanta protekto kontraŭ ETA kaj vendo de armiloj
                                al Angolo. Komence de decembro, Roldán estis maldungita kaj
                                esplorita. Lia fuĝo de Hispanio en aprilo de 1994 kaŭzis la demi-

                                sion de la ministro por Internaj Aferoj, Antoni Asunción. En inter-
                                vjuo kun la hispana ĵurnalo El Mundo en Parizo la 29-an de aprilo
                                de tiu jaro, Roldán deklaris, ke la uzo de rezervitaj fondusoj por

                                pagi gratifikojn al altrangaj oficistoj de la Ministerio pri Internaj
                                Aferoj estis rajtigita de la ĝenerala direktoro pri sekureco Rafael

                                Vera, kiu, laŭ Roldán, estis unu el la ĉefaj profitantoj de la afero.
                                Roldán mem asertis, kvankam sen prezenti pruvojn, ke la du minis-
                                troj pri Internaj Aferoj, kiuj antaŭis Asuncion-on —José Barrionuevo
                                kaj José Luis Corcuera— ricevis el tiuj fondusoj.  Roldán estis fin-

                                fine kaptita en februaro de 1995, resendita al Hispanio kaj kon-
                                damnita al 31 jaroj en malliberejo pro subaĉeto, falsaj dokumen-
                                toj, defraŭdo de publikaj financoj, ĉantaĝo kaj impost-fraŭdo. Nur

                                proksimume triono de la ŝtelita mono estis reakirita.
                                En tiu tempo, la nomo de la reĝo komencis aperi en iuj skandaloj.
                                La ĉeso de Sabino Fernández Campo kiel estro de la Reĝa Domo

                                en januaro de 1993 forigis barieron inter la reĝo kaj Mario Conde
                                kaj aliaj financistoj de la jet set kiuj volis ekspluati la favoron de
                                la monarko. Krom Mario Conde, alia personulo kiu provis, sen
                                konsiderinda sukceso, alproksimiĝi al la reĝo estis Javier de la

                                Rosa. Kiam kaj Conde kaj De la Rosa falis devis responsi antaŭ
                                la aŭtoritatoj fine de 1993, ili pensis ke, dank' al siaj aferoj kun la

                                amiko kaj neoficiala peranto de Juan Carlos, Manuel Prado y Colón
                                de Carvajal, ili povus iel kalkuli je la protekto de la monarko kon-
                                traŭ la justico. Ilia espero, ke la reĝo savus ilin, estis frustrita. Estis
                                dirite ke, post kiam ili estis enkarcerigitaj meze de oktobro de 1994

                                pro misalpropriigo, kolerege De la Rosa provis ĉantaĝi al Prado kaj
                                Colón de Carvajal pri la malaperinta mono de KIO, kaj ke, por igi
                                la aferon pli verŝajna, li faris vualitajn minacojn riveli kompro-

                                mitajn informojn pri la reĝo. En 1997, De la Rosa asertis ke li do-
                                nacis parton de tiu mono al la delegacio de la PP en Katalunio.

                                                         24
   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29