Page 25 - heleco-99
P. 25
Post la balotado de 1993, tre intensiĝis la malamikeco inter la
PSOE kaj la Populara Partio. La interna unueco de la PSOE
estis plifortigita danke al la foresto de Alfonso Guerra kaj la
kreado de forta gvida nukleo kun Narcís Serra kiel Vicprezid-
anto, Javier Solana en la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj
Pedro Solbes kiel Ministro de Ekonomio kaj Financo. Tamen,
estis neeviteble ke José María Aznar uzu la demisiojn de Sol-
chaga, Corcuera, Albero k. a. por severe kaj akre kritiki la Regist-
aron kaj postuli fruan balotadon. Liaj multaj atakoj donis
frukton en la eŭropa balotado de junio de 1994, en kiuj la voĉ-
dono por la PSOE falis de 39,6 elcento en 1989 al 30,7 elcento,
dum la voĉdono por la PP kreskis de 21,4 elcento, de 1989, al
40,2 elcento. Komencis ŝajni verŝajne ke Aznar prezidus la sekv-
ontan Registaron. Post kelkaj semajnoj, en la Somera Lernejo
de la PSOE, Felipe González agnoskis, ke la malbonaj rezultoj
de sia partio ŝuldiĝas al korupt-skandaloj kaj indikis, ĉefe, la
kreskantan zorgon de la publiko pri la implikiĝo de la Registaro
en la kazo GAL, kiu aperis en dokumentoj ŝtelitaj de la ĵus eks-
igita vicdirektoro de CESID, kolonelo Juan Alberto Perote.
Post esti elektita deputito en 1993, Baltasar Garzón estis nom-
umita registara delegito en la Nacia Plano pri Drogoj, pozicio
el kiu li demisiis en majo de la sekva jaro en protesto kontraŭ
la manko de dinamismo de la Registaro en la batalo kontraŭ la
korupto, kaj revenis por esplori la kazojn de la GAL kaj Roldán.
Dume, eble la riveloj pri la GAL-kazo publikigitaj de la ĵurnaloj
El Mundo kaj ABC pli damaĝis la registaron ol iu ajn alia
skandalo. La fakto ke ili koincidis kun la kazo pri fraŭdo kontraŭ
Mario Conde igis suspekti ke ĉi tiu uzadis sian riĉaĵon por
influi la gazetaron kaj ĉantaĝi la registaron. Conde estis en
kontakto kun la indignita kolonelo Perote, kiu estis forpreninte
el la CESID ne nur multajn konfidencajn dokumentojn, sed
ankaŭ registraĵojn de telefonaj konversacioj de altrangaj reg-
istaraj oficistoj. La rivelo de tiu materialo al la gazetaro koin-
cidis kun la leĝaj agoj kontraŭ Conde kaj Perote kaj ege damaĝis
la PSOE-on. Gravas ke la direktoro de El Mundo, Pedro J. Ramí-
rez, estis en kontakto kun iu gravulo de la PP de Aznar. La rive-
loj kaŭzis la eksiĝon de la estro de la CESID, generalo Emilio
Alonso Manglano, same kiel de la Vicprezidanto de la Registaro,
Narcís Serra, kiu estis ministro pri defendo tiutempe kiam
la registraĵoj estis faritaj.
La Registaro suferis ankaŭ pro profunda recesio; la peseto estis
devalutita trifoje ekde junio 1992 kaj la senlaboreco plialtiĝis
25