Page 26 - heleco-99
P. 26
ĝis 23 elcento. Danke al la alveno de monrimedoj el la Eŭropa Unio kaj al pluraj struk-
turaj reformoj faritaj de Pedro Solbes, la plej malbona de la recesio estis pasinta antaŭ
la fino de 1994. Tamen, la malvenkoj en la regiona balotado en Galegio kaj en la Eŭropa
Komunumo kaj la amasa kresko de la voĉdonoj de la PP en multaj municipoj indikis
ke la socialista hegemonio estis alvenante al sia fino. Komence de la jaro 1996, Felipe
González estis devigita anonci balotadon por la 3-a de marto kvankam ĝi ne devus okazi
ĝis julio de 1997; la kaŭzo estis la retiro de subteno al la projekto de Ĝenerala Ŝtata
Buĝeto de la socialista registaro por la sekva jaro fare de ĝia parlamenta aliancano, la
kataluna koalicio Convergència i Unió (CiU) de Jordi Pujol. La PSOE perdis per mallarĝa
marĝeno, per 37,6 elcento de la voĉdonoj kaj 141 parlamentaj seĝoj kompare kun
38,8 elcentoj kaj 156 sidlokoj por la PP, al kiu mankis 20 deputitoj por la absoluta pli-
multo. La kredindeco de la PSOE estis tre tuŝita de la partopreno de partiaj figuroj en
la kazoj Ibercorp, Roldán kaj GAL kaj la ĝenerala percepto ke la fiagoj de Mario
Conde kaj Javier de la Rosa estis faciligita de la neglektemo de la Registaro.
Serio da ETA-atakoj, faritaj eble por devigi la sendependecon de Eŭskio, kontribuis
al la sukceso de la PP. Aparte, Aznar akiris iom da populareco pro la trankvileco kiun
li montris post intenco de ETA mortigi lin en aprilo de 1995. Tamen, malgraŭ prognozoj
de grava venko de la PP, la malvenko de la PSOE estis multe malpli grava ol antaŭ-
vidite, ĉar González daŭre superis Aznar–on pri populareco kaj karismo.
Finiĝis la “felipismo”, kiel estis nomata en Hispanio tiu preskaŭ 14-a periodo de la unua
socialista regado. Se bilanci la regad-etapon de Felipe González, oni devas registri ke
ĝi signifis iajn sukcesojn. Plifirmiĝis la demokratia sistemo evitante la danĝeron je armea
puĉo kiu signis la antaŭan etapon. Krome, en junio de 1985 estis subskribita la Traktato
de Aliĝo de Hispanio al la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK); la efektiva aliĝo de
al la EEK okazis la en januaro de 1986. Tio estis la kialo de konsiderinda ekonomia
kresko kiu kondukis Hispanion al la vojo de modernigo. Okazis ankaŭ procezo de liberal-
igo en moralo kaj kutimoj en klara kontrasto al la ega subpremo de la frankismo.
Sed la sama bilanco devas montri ankaŭ la misagojn. Jam estis menciita la perfida maniero
fincertigi la apartenon de Hispanio al la NATO per la referendumo kiun oni prokrastis
dum tri jaroj, ĝis la 31-a de januaro de 1986. Antaŭe, dum la tagoj 6-a al la 8-a de majo
de 1985 vizitis Hispanion la usona prezidento Ronald Reagan. Dum tiu vizito kaj dum
la postaj monatoj ĝis la referendumo oftis en la lando manifestacioj kontraŭ la
NATO. Felipe González tre pledis favore al la referenduma aprobo de la plurestado de
Hispanio en tiu militista bloko, kaj faris promesojn kiuj poste ne estis plenumitaj, t. e. la
usonaj militistaj bazoj restis en la hispana teritorio kaj krome Hispanio plene integriĝis
en la militistan strukturon de la NATO. La opozicio al hispana kompromiso kun la
NATO estis gvidata de la Komunista Partio de Hispanio kiu tiam estis liderata de la
asturo Gerardo Iglesias. La referenduma venko ne estis granda; nur 56,85 elcento el
la voĉdonantaro aprobis la NATO-favoran proponon.
Ceteraj misagoj de la regantaro de Felipe González rilatis al la korupto. Ni jam priskribis
iujn korupto-kazojn kiuj rilatis al la reganta partio kaj ankaŭ al la PP. Sed meritas ian
26