Page 27 - heleco-99
P. 27
atenton aliaj kazoj kiuj ne-rekte aŭ tute ne rilatis al politikaj responsuloj. La plej grava
inter ili estis tiu konata kiel kazo RUMASA. Temis pri eksproprietigo, vendo kaj likvido
de tiu holdingo en operacio kiu kaŭzis ĝian totalan bankroton, pro neregulaĵoj en ĝia
administrado de la familio Ruiz-Mateos. La holdingo RUMASA, la ekonomia imperio de
José María Ruiz Mateos, estis eksproprietigita de la registaro de Felipe González en 1983.
La komerca grupo tiam havis 65.000 laboristojn, 700 firmaojn kaj 18 bankojn. Ruiz
Mateos neniam akceptis la eksproprietigon, kiun li konsideris maljustaĵon, kaj per
la kreado de nova holdingo li provis reakiri sian komercpotencon. La komercisto el
Jerez estis komencinta sian komercadon per malgranda vinfarejo en Jerez en 1961. Poste
li aĉetis entreprenojn en krizo kaj baldaŭ disvastigis sian komercon tra la lando. Dum la
epoko de evoluo en Hispanio, kies ekonomion gvidis la teknokratoj de Opus Dei, al kiu
aniĝis Ruiz Mateos, li sukcesis krei grandan imperion, giganton kun propra strukturo, en
kiu la firmaoj de la grupo subtenis unuj la aliajn. La grupo konsistis el: bankoj, hoteloj,
vinproduktado, grand-magazenoj, luksaj vendejoj, nutraĵa industrio, asekuro, farmacia
industrio, ŝipa industrio, kosmetikaĵoj, konstruado, nemoveblaĵoj...
La Ministro Miguel Boyer, klarigis la eksproprieton de la grupo, kiu havis perdojn je
346.000 milionoj da pesetoj. La kialoj deklaritaj en la eksproprietigo-dekreto estis: -La
ripeta manko de eksteraj revizioj de la bankoj de la grupo kaj ankaŭ de ĝiaj plej gravaj
kompanioj ekde 1978; -La konstanta obstrukco al la inspekta agado de la Banko de
Hispanio; -La neproporciaj riskoj supozitaj de la bankoj kiuj financis la grupon
interne, rilate al la solventeco de la grupo; -La neglektado de la multnombraj avertoj
de la monaj aŭtoritatoj al RUMASA, rekomendante pli prudentan investpolitikon kaj
malkoncentriĝon de riskoj; -La riska spiralo de akiroj kaj investoj de la grupo.
La komercisto fuĝis unue al Londono kaj poste al Frankfurto, de kie li estis ekstradici-
ita al Hispanio en 1985 kaj malliberigita. Li poste kreis politikan partion kaj estis elektita
deputito de la Eŭropa Parlamento en 1989. Li komencis kampanjon kontraŭ la socialistoj
uzante ajnan metodon por altiri atenton. La Registaro privatigis preskaŭ ĉiujn firmaojn
de la grupo. Kelkaj el tiuj privatigoj estis tre kontestataj, ekzemple tiu de Galerías
Preciados. La juĝa batalo daŭris dum jaroj. La Plejsupera Tribunalo aprobis kaj la
eksproprietigon kaj la reprivatigojn. Sed ankaŭ Ruiz Mateos havis venkojn. La Nacia
Apelacia Kortumo absolvis lin je la deliktoj de malvero kaj la Strasburga Tribunalo
agnoskis kompenson al li.
La disvolviĝo de tiu RUMASA-afero daŭris, do, 15 jarojn, kaj ties kulmino estis elreviga
por la hispanoj kiuj esperis justan kulminon ĉar José María Ruiz-Mateos kaj kvar aliaj
akuzitoj estis absolvitaj la 12-an de junio de 1997 far la Nacia Tribunalo kvankam ili
estis kulpaj pri deliktoj de malvero kaj fraŭdo. La sentenco de la juĝo konsideris pruvite
ke ili kulpis pri malveraĵoj kaj nepagoj al la Publika Trezoro kaj Socia Sekureco,
sed ili liberiĝis el la koncerna puno ĉar tiam, oportune, la Puna Kodo, estis ŝanĝita favore
al akuzitoj kiaj ili. Oni klare vidis ke la leĝaro povas esti manipulata favore al alt-
rangaj personoj. De tiam kelkaj aliaj deliktuloj, inter ili, politikistoj de la Socialista
Partio estis favorataj de tiu leĝa malseveriĝo.
27