Page 28 - heleco-99
P. 28
Ni vidu, ekzemple, la t. n. “Kazo Flick”. Temis pri grava korupt-
intrigo organizita de la germana komercisto Friedrich Karl Flick,
kiu subaĉetis politikistojn de ĉiuj partioj de la Bundestag ŝanĝe
ricevi impostajn avantaĝojn. La kazo etendiĝis al Hispanio, ĉar
la Friedrich Ebert Foundation, proksima al la germana partio
SPD, asignis donacojn de Flick kun valoro de miliono da ger-
manaj markoj por financi la PSOE-on. La germana revuo Der
Spiegel asertis en 1990, ke la unuaj liveroj al Hispanio venis ne de
Flick, sed de la rezervitaj fondusoj de la germanaj sekretaj servoj
kreitaj dum la Registaro de Helmut Schmidt (1974-1982), kun la
konsento de ĉiuj parlamentaj partioj. Dum la transiro, por la
sekreta livero de subaĉetaĵoj, la germanaj sekretaj servoj uzis
kvar malsamajn politikajn fondaĵojn, ĉefe la Friedrich Ebert. Por
forviŝi la spurojn de la origino de la mono, ili ankaŭ falsis la
dokumentaron. Donacoj al Hispanio kaj Portugalio inter 1978 kaj
1981 atingis la sumon je proksimume 3,3 milionoj da eŭroj,
laŭ Der Spiegel. Kion intencis kaŝi la sekretaj servoj kaj la
socialdemokratio? La klarigo aperis kiam Eberhard von Brau-
chitsch, la peranto de Flick, aperis en la enket-komisiono de la
hispana Parlamento, Santiago Carrillo demandis lin: Laŭ mia
scio, sinjoro Flick estis kondamnita de la Nurenberga Tribunalo
kiel nazia militkrimulo. Kaj mi pensas, ke vi estas la filo de la
generalo, kiu estis la stabestro de Hitler... Do, kiel vi klarigas
kial vi financas la PSOE-on? Von Brauchitsch ne hezitis
respondi: Ni celis bari la vojon al la komunismo kaj la partio
plej bone situita por fari tion estis la PSOE. Embarasita,
Felipe González prononcis tiun faman frazon: Mi ricevis nek de
Flick, nek de Flock eĉ unu pencon, nek peseton. Tamen, en la
parlamenta enketa komisiono, la koncernatoj konsentis konfesi,
ke la Fondaĵo Friedrich Ebert asignis milionon da markoj al
Hispanio, sed ili trovis leĝan truon tra kiu eskapi: ili ricevis
la monon unu jaron antaŭ ol oni estis malpermesinte al la hispanaj
partioj ricevi eksterlandajn donacojn. La hispana Parlamento
aprobis absolvon al Felipe González per 263 voĉdonoj, akcept-
ante la konkludojn de la komisiono koncerne al la manko de
pruvoj. Evidentas ke, spit’ al la nedubeblaj politikaj ŝanĝoj, la
politikista klaso restis konvinkita ke al la regantaro estis ĉio
permesita, kiel ni vidos per la sekvaj skandaloj.
- Kazo de rezervitaj fondusoj: deturnigo de monrimedoj destin-
itaj al la batalo kontraŭ terorismo kaj drogokomerco kun valoro
de 5 milionoj da eŭroj inter 1987 kaj 1993 por privata uzo,
28