Page 29 - heleco-99
P. 29
persona riĉigo kaj pago de kromsalajroj kaj gratifikoj al sep
altrangaj funkciuloj de la Ministrejo pri Internaj Aferoj.
- Kazo de Osakidetza: en la konkursaj ekzamenoj por la Eŭska
Sanservo en 1990, estis detektita amasa “ŝanĝo” de ekzame-
noj, kio devigis ripeti grandaparton el la testoj, en kiuj estis
partoprenintaj preskaŭ 50.000 kandidatoj. Pro ilia supozata
rilato kun ĉi tiu kazo, estis arestitaj Pedro Pérez, direktoro de
ekonomia administrado de Osakidetza, kaj tri aliaj aktivuloj
de la PSOE, akuzitaj pri fraŭdo kun la celo favori anojn de
la PSOE kaj UGT kaj instali grupon da afinaj homoj en
postenoj de respondeco.
- Operacio Mengele: supozata kidnapo kaj kontraŭleĝa ekspe-
rimentado kun tri almozuloj, unu el kiuj mortis, far la CESID
kaj la kardiologo Diego Figuera, por testi sedativon kiu estis
administrota al la ETA-gvidanto Josu Urrutikoetxea Bengoetxea,
kiun oni planis kidnapi. La procedura kaŭzo, instrukciita de
la juĝisto Garzón, estis suspendita en 1999 laŭ peto de la
Oficejo de la Ĝenerala Prokuroro.
- Kazo CESID: kontraŭleĝa teleaŭskultado farita de la hispanaj
sekretaj servoj en la sidejo de Herri Batasuna en Vitorio.
- Kazo Kazinoj: deturno de proksimume 3.000 milionoj da pese-
toj de la kompanio Casinos-Inverama fare de ĝia prezidanto,
Artur Suqué, milo el kiuj estus uzataj por kontraŭleĝa financ-
ado de Convergencia i Unió.
- Kazo Urralburu: komploto por subaĉeto pro la ricevado
de kontraŭleĝaj komisionoj en publikaj konstrulaboroj efek-
tivigita de la registaro de la socialista prezidanto de Navario,
Gabriel Urralburu, inter la jaroj 1987 kaj 1991. Urralburu,
estis procesita kaj juĝita kune kun la ekskonsilisto Antonio
Aragón Elizalde.
- Kazo Tombejo: privatigo de la Funebra Servo de la Magistrat-
anaro de Madrido kontraŭ 100 pesetoj en 1992. La adjudiko
de 49 elcento al la kompanio Funespaña estis juĝita pro
akuzo de defraŭdo de publikaj monrimedoj, administra mis-
farado kaj influo-komerco. La kasacia kortumo diktis punan
sentencon kontraŭ Luis María Huete, unua vicurbestro en
1993, kaj José Ignacio Rodrigo, prezidanto de Funespaña.
- Kazo Godó: kontraŭleĝa subaŭskultado aŭ telefona spionado
farita en 1992 de eksaj agentoj de la CESID al dungitaro de
la gazeto La Vanguardia, komisiita de la entreprenisto Javier
Godó, kiu estis finfine senkulpigita. La polica raporto akuzis
29