Page 30 - heleco-99
P. 30

CESID-on mem pri kontrolo de la reto.

                                   - Kazo BFP: en 1992, oni malkovris delikton de fraŭdo farita per
                                   reto de falsaj firmaaj biletoj de BFP-Prifinanca  Administrado
                                   kaj Konsilado, je valoro de 4.000 milionoj da pesetoj. En 1994,

                                   Jordi  Planasdemunt,  altranga  oficisto  de  CiU  kaj  ĝenerala
                                   direktoro de la Kataluna Instituto pri Financo, kaj 10 aliaj homoj,
                                   inter ili Salvador Forcadell, Carles Vila kaj Joan Basols, estis

                                   procesitaj kaj enprizonitaj.
                                   - Kazo Estevill, intrigo de juĝa korupto rilate al la eksa juĝ-
                                   isto kaj eksa membro de la Ĝenerala Konsilio de la Juĝist-
                                   aro,  Luis  Pascual  Estevill,  juĝita  pro  deliktoj  de  subaĉeto

                                   kaj falsado.
                                   - Kazo Turiben: supozata reto de malveraj fakturoj uzataj
                                   de  miloj  da  armeanoj  kaj  policanoj  por  fraŭdi  la  Ŝtaton

                                   pravigante vojaĝ-elspezojn.
                                   - Kazo Salanueva: Aresto de la eksa direktorino de la BOE (Ŝtata
                                   Oficiala Bulteno), Carmen Salanueva, pro supozata fraŭdo la

                                   29-an de novembro 1993. Oni taksas, ke ŝi eble faris fraŭdon
                                   akirante gazetpaperon kun totala valoro de 2.385 milionoj da
                                   pesetoj,  multe  pli  alta  prezo  ol  tiu  de  la  merkato,  kaŭzante

                                   perdon de pli ol 653 milionoj por la BOE kaj la Fisko. Ŝi estis
                                   liberigita  la  1-an  de  decembro.  En  1994  ŝi  estis  denuncita
                                   pro pertelefona imitado de la voĉo de Carmen Romero, tiama

                                   edzino  de  Felipe  González,  kaj  la  Reĝino  por  konservi
                                   pentraĵojn de fama pentristo per malveraj promesoj.
                                   -  Kazo  Palomino:  la  bofrato  de  Felipe  González,  Francisco

                                   Palomino, gajnis 346 milionojn da pesetoj dank’ al la vendo
                                   de sia firmao, en teknika bankroto, kontraŭ 310 milionoj al
                                   CAE, (poste aĉetita de Dragados), kies postulo pri kontraktoj
                                   por la MOPU (Ministerio de Publikaj Konstruaĵoj kaj Urbo-

                                   planismo) multiĝis. Poste, enketo ligis lin al la malbona kvalito
                                   de la stangoj en la Sevila malliberejo.

                                   - Kazo Hormaechea: malversacio kaj defraŭdo de publikaj mon-
                                   rimedoj fare de la populara Juan Hormaechea, eksa urbestro
                                   de Santandero kaj eksprezidanto de Kantabrio, kondamnita en
                                   oktobro 1994 al ses jaroj da malliberejo kaj 14 jaroj da mal-

                                   kvalifiko por politika rolado.
                                   - Kazo de la minejoj: kontraŭleĝa subvencio al minindustriaj
                                   kompanioj far Miguel Ángel Pérez Villar, eksa senatano por la

                                   PP kaj Ministro de Ekonomio de Kastilio kaj Leono, kon-
                                   damnita de la Supera Kortumo al ok jaroj da malkvalifiko

                                                         30
   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35