Page 31 - heleco-99
P. 31
por politika rolado pro daŭra fraŭdo.
- Kazo Sóller: fraŭdo kaj subaĉeto en la aljuĝo de la tunelo
de Sóller-laboroj de la eksprezidanto de Balearoj de la PP,
Gabriel Cañellas. Absolvita pri malbonfarado en tribunalo,
la pruvita delikto de fraŭdo estis preskribita.
Ĉiuj-ĉi lastaj kazoj, kiel oni povas konstati, rilatas al prikoruptaj
skandaloj en kiuj estas implikitaj politikistoj kaj institucioj
de la ŝtato. Ne ĉiuj el ili koncernas al la socialista partio kiu
regis la landon dum tiu periodo. Ankaŭ la opozicia AP kaj la
naciismaj partioj de Eŭzkadio kaj Katalunio deliktis kaj
fraŭdis en la regionoj kaj municipoj kie ili regadis.
Jes, temis pri ĝenerala situacio kaj sensacio de korupteco. Kiel
dirite, tiun situacion oni alnomis tiam “la kulturo de la pilko-
bato”. La politikistoj kaj influopovaj personoj povis pensi ke ili
estis “ne-puneblaj”, kaj multaj el tiuj fraŭdistoj, fakte, restis
senpunaj, aŭ preskaŭ, en la juĝ-procesoj kiujn oni faris al ili.
En iuj kazoj la proceso tiom longe daŭris ke la procesatoj
mortis antaŭ la diktado de la sentenco, kiel en la kazo de
Carmen Salanueva, aŭ ili estis jam sufiĉe multaĝaj por ke
oni ne povu enkarcerigi ilin.
La kazo de la vestaĵoj de Pilar Miró estas ridinda afero kompare
al tiuj fraŭdoj de milionoj da pesetojn jam priskribitaj. Ŝi re-
donis la preskaŭ 24.000 eŭrojn, kiuj estis elspezitaj por vestaĵoj,
kaj lasis la tribunalojn decidi sen premo. La kinoreĝisorino
estis absolvita. Pilar Miró neniam neis, ke ŝi aĉetis la kostumojn
kaj defendis ke ili estis por protokola uzo kiel Direktorino
de la oficiala Radio-Televido. La problemo estis ke la buĝetoj de
la oficiala televida ento ne antaŭvidis ĉi tiun tipon de repre-
zentaj elspezoj. La Provinca Juĝejo de Madrido procesis ŝin
pro la menciita elspezo por kostumoj kaj pro liverado de
donacoj pagitaj per publika mono taksitaj je preskaŭ tridek
mil eŭroj. Menciindas ke la AP-politikisto Luis Ramallo, kiu
denoncis tiun kazon de Pilar Miró, estis procesita 10 jarojn
poste pro lia implikiĝo en alia skandalo, tiu de GESCARTERA,
pri kiu ni devos okupiĝi ĝiamomente.
Sed pri tiu kazo de Pilar Miró notindas ke dum iom da tempo ŝi
rifuzis demisii konsiderante ke ŝi rajtis fari tion kion ŝi faris.
Ĝenerale, tiele teniĝis, kaj daŭre teniĝas, la multaj politik-
istoj, finacistoj kaj potenculoj de nia lando kiuj fraŭdis dum
la sekvintaj etapoj. Ni devos priraporti multegon da tiaj kazoj
laŭlonge de nia priskribo de la korupto en Hispanio.
31