Page 32 - heleco-99
P. 32
Post la balota socialista malvenko de marto de 1996, Felipe González neatendite
demisiis kiel ĝenerala sekretario de la PSOE ĉe la 34-a Kongreso en junio 1997.
Li estis anstataŭigita de Joaquín Almunia, kiu heredis dividitan partion kaj devis
alfronti renoviĝintan popolan oprobon kiam oni publikigis la sentencojn de juĝoj
en la kazoj: FILESA, Roldán kaj GAL.
Sen absoluta parlamenta plimulto, José María Aznar devis serĉi la subtenon de la CiU
de Pujol kun 16 parlamentaj seĝoj, tiun de la PNV kun 5 seĝoj kaj la Kanaria Koalicio
kun 4, kio igus ke Eŭskio kaj Katalunio plibonigis sian memregadon. Dum preskaŭ du
monatoj, Macià Alavedra kaj Joaquim Molins, nome de CiU, negocis interkonsenton
kun Mariano Rajoy kaj Rodrigo Rato. El tio rezultis la t. n. “Pakto de la Majestic” kiu
estis subskribita de Aznar kaj Pujol ĉe vespermanĝo en la samnoma hotelo la 28-an de
aprilo. Similaj intertakordoj okazis inter la PP kaj la PNV. La pakto signifis la forigon
de la posteno de civila guberniestro kaj la finon de la deviga militservo, krom duobligi
la procenton de la enspezado el la impost-kolektado cedita al Katalunio (de 15 ĝis 30
procentoj), kaj transdonon de la povoj de polico, infrastrukturo, ŝoseoj kaj havenoj.
Francisco Álvarez Cascos estis la ĉefa vicprezidanto de la registaro de Aznar, kaj la Dua
Vicprezidanto kaj Ministro pri Ekonomio kaj Financo estis Rodrigo Rato. Rajoy iĝis
Ministro pri Publika Administrado. La PP lanĉis programon de ekonomia liberaligo. Por
faciligi la rilatojn kun Pujol, la kataluna ekonomikisto Josep Piqué estis nomumita
Ministro pri Industrio kun la misio privatigi parton el la publika industrio. La streĉa
tono en la rilatoj kun la PSOE estis konservita, kaj ĉiuj dungitoj de la Ŝtata
Administracio, kiuj bonrilatis kun la socialistoj, estis rapide elpurigitaj.
La unua tasko entreprenita de la popola registaro estis la totala likvido de la Nacia
Instituto de Industrio, jam iniciatita de Carlos Solchaga kaj Pedro Solbes. Entute, 43
firmaoj estis privatigitaj, kun perdo de proksimume 60.000 laborlokoj. Tamen, la sen-
laboreco baldaŭ malkreskis en la ĝenerala kunteksto de la tiama ekonomia ekspansio,
sed la laborkondiĉoj komencis malboniĝi pro la iompostioma anstataŭo de la fiksaj
per eventualaj laborkontraktoj.
32