Page 33 - heleco-99
P. 33

Aznar alvenis al la politika potenco kun kompromiso prezenti

          “puran registaron” kaj trovi homojn por administri la publikajn
          firmaojn estante sufiĉe riĉaj por ne emi fraŭdi. Tamen, la nom-
          umoj –ofte de personaj amikoj liaj– igis pridubi la sincerecon de
          lia batalo kontraŭ la korupto. Ekzemple, ekzistis suspektoj pri
          la ligoj de Josep Piqué kun Javier de la Rosa. Piqué prezidis de

          1989 ĝis 1992 la firmaon de oleo kaj lubrikaĵoj ERTOIL, filio
          de la nafto-firmao ERCROS, kiu estis parto de la Grupo Torras-
          KIO, kaj estis duboj pri kiu estis lia rolo en la vendo de ERTOIL
          en 1991, labirinta operacio malantaŭ kiu estis Javier de la Rosa.

          La kazo estis fine esplorita post jardeko, sed la juĝisto fermis
          ĝin en 2007 pro manko de pruvoj. Dume, Piqué plurfoje rolis kiel
          ministro kaj forlasis  la  Registaron en 2003, post  kio li plu
          prosperis kiel prezidanto, direktoro aŭ konsilisto de 25 publikaj
          kaj privataj kompanioj.

          Unu el la amikoj de Aznar, Juan Villalonga, estis nomumita pre-
          zidanto de Telefónica. Li igis la firmaon potenca telekomunika
          multnacio kompanio dank' al ĝia ekspansio en Latin-Ameriko

          kaj interakordoj kun telekomunikaj firmaoj en Britio kaj Usono,
          kiuj kaŭzis ĝian akcian prezon altiĝi. Tamen, en junio 2000,
          enketo de la ĵurnalo El Mundo konkludis ke Villalonga, kune

          kun Alberto Cortina Alcocer, bankiero kaj konstrumagnato,
          amasigis en 1998 riĉaĵon, uzante konfidencan informon kaj liajn
          akciopciojn por aĉeti akciaron de la firmao antaŭ la granda

          vastiĝo de Telefónica kaj vendi ĝin post kiam ĝia akcioprezo
          tre altiĝis. La 24-an de julio, la Nacia Borsa Komisiono (CNMV)
          komencis siajn esplorojn. La rezultaj onidiroj igis ke la reg-
          istaro  de  Aznar  ĉesigu  la  prezidantecon  de  Telefónica  de

          Villalonga, kvankam la CNMV-enketo estis fermita la 2-an de
          aŭgusto konkludante ke estis nesufiĉa indico de uzo de sekreta
          informo por pravigi la iniciaton de sankcia proceduro.

          Villalonga estis anstataŭita, en la prezidanteco de Telefónica, de
          César Alierta, ĝis tiam prezidanto de la ŝtata tabaka monopolo,
          Tabacalera, kies kariero ne estis tre malsama ol tiu de sia antaŭ-
          ulo. Komence de 2002, alia enketo de El Mundo rivelis ke Alierta

          kaj lia edzino formis invest-entreprenon kiun, en 1997, ili vendis
          al  sia  nevo  Luis  Javier  Plácer.  Fine  de  1997,  la  prezo  de
          Tabacalera altiĝis pro sia akiro de iu usona kompanio. Dank'

          al la privilegiaj informoj pri la baldaŭa aĉeto, la firmao, kiun
          Alierta vendis al Plácer, akiris grandan nombron da akcioj de
          Tabacalera, kio donis al li profiton de 309 milionoj da pesetoj

          kiam li vendis ilin post ses monatoj. Kiel rezulto de la akuzoj
                                                             33
   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38