Page 34 - heleco-99
P. 34
de El Mundo, la Oficejo de la Speciala Prokuroro kontraŭ la
Korupto kaj Organizita Krimo komencis esplori Alierta-on pro
influo-trafiko kaj uzo de privilegiaj informoj. La kazo estis
prezentita antaŭ la Provinca Juĝejo de Madrido, sed estis mal-
akceptita en novembro de 2005 pro tio ke la afero jam estis
preskriptiĝinta. Tamen, la kasacia kortumo insistis ke la kazo
devus iri al testo. Post serio de prokrastoj, en julio 2009 la kazo
estis definitive arkivita, kaj Alierta daŭrigis sian tre sukcesan
karieron ĉe Telefónica.
Dum la unua registaro de la PP, milito estis deklarita kontraŭ
ETA, por kio la Ministro pri Internaj Aferoj, Jaime Mayor Oreja,
atingis la kunlaboron de Francio. En januaro 1996, la kidnapo,
far la terorista grupo, de José Antonio Ortega Lara, prizon-
estro kaj PP-aktivulo, kaj lia posta terura kaptiteco en kel-
karcero dum 532 tagoj provokis la rifuzon de la loĝantaro.
ETA vane postulis la translokigon de ĉiuj malliberuloj de la
organizo al malliberejoj en Eŭskio. Ortega Lara estis savita la
1-an de julio 1997. Post iom pli ol unu semajno, la teroristoj
serĉis alian viktimon: ili kidnapis Miguel-Ángel-Blanco-n,
magistratano de PP en Ermuo, kaj faris la saman postulon, kiu
estis rifuzita de la Registaro. ETA respondis per malvarma sanga
murdo de Blanco la 13-an de julio. La krimo inspiris grandajn
manifestaciojn kaj kaŭzis la aperon de la t. n. “Ermua spirito”,
ondo de popola malakcepto kiu draste reduktis subtenon al
ETA. Tamen, malgraŭ la severa retoriko, dum la unua PP-
registaro, 135 ETA-malliberuloj estis translokigitaj al eŭskaj
malliberejoj kaj aliaj 207, el totalo de 535 malliberuloj aparten-
antaj al la organizo, estis liberigitaj.
Aznar kunvokis balotadon por la 12-a de marto de la jaro 2000
por profiti la pozitivan ekonomian situacion, la aŭron de ko-
rupto, kiu ankoraŭ ĉirkaŭis la PSOE-on kaj la fakton, ke la mal-
puraj aferoj de gravaj PP-figuroj ankoraŭ ne estis publike kon-
ataj. La partio de Aznar atingis absolutan plimulton en la Korte-
soj kun 10,3 milionoj da voĉdonojn kaj 183 parlamentajn seĝojn,
27 pli ol en 1996. La PSOE ricevis nur 125, 16 malpli ol kvar
jarojn antaŭe. Ankaŭ la sukcedinta partio de la komunistoj,
Unuiĝinta Maldekstro, falis de 21 al 8 seĝoj. Joaquín Almunia
eksiĝis kiel ĝenerala sekretario de la PSOE kaj estis sukced-
ita de José Luis Rodríguez Zapatero.
En septembro de 2001, Vicente Martínez Pujalte, la priekonomia
proparolanto de la PP, deklaris ke korupto estis neebla dum
34