Page 35 - heleco-99
P. 35

lia partio regus. Ne pasis multe da tempo antaŭ tio ke altrangaj

          oficistoj de la PP estis akuzitaj pri subaĉeto kaj korupto, inkluzive
          Martínez Pujalte en 2016. Eĉ antaŭ la balotado de marto de la
          jaro 2000, la amaskomunikilaro amplekse priraportadis tion,
          kion estis nomita «linfraŭdo».

          La kultivado de lino, por la produktado de linoleo kaj teksaĵ-
          uzo, estis subvenciita de la Eŭropa Unio po 120.000 pesetoj
          (proksimume 720 eŭroj) je hektaro. Kiam estis Ministrino pri

          Agrokulturo Loyola de Palacio y del Valle Lersundi, de 1996
          ĝis 1998, grandaj etendaĵoj de lino estis plantitaj en terenoj
          apartenantaj  al  parencoj  de  altranguloj  de  la  Ministerio  pri

          Agrikulturo kaj gravuloj kiel ekzemple la Dukino de Alba kaj
          Mario Conde. La nombro da hektaroj plantitaj per lino, kiuj en
          1994 estis apenaŭ ducent, altiĝis ĝis tridek mil en 1998, malgraŭ

          tio, ke ĝi estis maltaŭga rikolto por la koncernaj areoj, inter kiuj
          estis terenoj antaŭe dediĉitaj al tritiko kaj aliaj utilaj kultivaĵoj.
          La plej granda parto de la kultivita lino, kiu ne estis vendita, estis
          lasita putri sur la kampoj aŭ brulita. En aprilo de 1999, Nicolás

          López de Coca, ĝenerala direktoro de la ento komisiita de demarŝ-
          ado de subvencioj kun la Eŭropa Unio, demisiis kiam iĝis konata
          ke membroj de lia familio estis inter la profitantoj de la subven-

          cioj. En decembro 2000, la Kontraŭkorupta Prokuroro komencis
          esplori eblajn deliktojn kaj informis la Eŭropan Komisionon pri
          la ekzisto de fraŭdo en la subvencioj de Eŭropa Unio al teksa
          lino. La PP impete neis, ke Loyola de Palacio, kiu tiam estis vic-

          prezidantino de la Eŭropa Komisiono, faris ajnan fraŭdon. En
          aprilo 2007, la Nacia Kortumo konsideris ke tiuj kiuj profitis
          el la eŭropaj subvencioj faris nenion kontraŭleĝan.

          La korupto en rilato kun la Registaro estis en la frontpaĝoj de
          la ĵurnaloj informante pri la kazoj GESCARTERA en 2001 kaj
          BBVA  (Banco  Bilbao  Vizcaya  ARGENTARIA)  en  2002.  En

          junio 2001, la CNMV malkovris ke la invest-demarŝa firmao
          GESCARTERA, trompis siajn klientojn, inter ili iujn episkopojn,
          tridek religiajn ordenojn kaj la investo-fonduson de la Polico,

          laŭ sumo de 88 milionoj da eŭroj. La vicministro pri financoj
          de PP, Enrique Giménez-Reyna, demisiis la 21-an de julio. Lia
          fratino Pilar estis la prezidantino de GESCARTERA, kaj estis
          akuzita  je  kontraŭleĝa  alpropriigo.  En  septembro,  Giménez-

          Reyna estis esplorita pro tio ke li faciligis kontaktojn inter sia
          fratino kaj Pilar Valiente, prezidantino de la CNMV, kio kaŭzis
          la eksiĝon de Valiente la 21-an de septembro, post kiam ŝi estis


                                                             35
   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40