Page 36 - heleco-99
P. 36

akuzita je provizado de konfidencaj informoj al GESCARTERA

                                 kaj ricevado de donacoj el la firmao. Kiam la kazo finfine venis
                                 al la proceso en 2007, la tribunalo punis la posedanton de la
                                 firmao, Antonio Camacho Friaza, per 11 jaroj da malliberejo kaj
                                 ĝian prezidanton, Pilar Giménez-Reyna, al tri. En januaro 2002,

                                 estis rivelita ke Baltasar Garzón lanĉis gravan enketon en la
                                 sekretajn kontojn tenitajn fare de BBVA en fiskaj paradizoj. Du
                                 direktoroj de la firmao eksiĝis en decembro 2001, sekvotaj de pliaj

                                 kvar en aprilo 2002, pro ilia implikiĝo en supozataj deliktoj
                                 de impost-fraŭdo, kontraŭleĝa alpropriigo de la pensia fonduso
                                 kaj tenado de sekretaj kontoj en fiskaj paradizoj.

                                 La tre trumpetata aŭstereco de Aznar iĝis pridubinda okaze de la
                                 geedziĝo de lia filino Ana kun unu el liaj konsilistoj, Alejandro
                                 Agag. La ligo, festita en la monaĥejo de El Escorial la 5-an de

                                 septembro de 2002, estis okazaĵo simila al reĝa geedziĝo. Inter
                                 la mil cent invititoj estis la gereĝoj de Hispanio, la registrar-
                                 estroj de Britio, Italio kaj Portugalio, same kiel kelkaj hispanaj
                                 altranguloj kaj politikistoj. Estis dudek kvin atestantoj ĉe la

                                 ceremonio, unu el ili estis Francisco Correa, la ulo kiu poste iĝis
                                 la protagonisto de la fama GÜRTEL-kazo. Agag neis en 2009
                                 ke li havis ajnan komercrilaton kun Correa, sed lia nomo aperis

                                 en la sekretaj kontoj de unu el la esencaj partneroj de Correa, lia
                                 libro-tenisto, José Luis Izquierdo López. Correa posedis kelkajn
                                 vojaĝ- kaj event-agentejojn, kiuj ĝuis iom da sukceso kaj jam
                                 organizis la feriojn de kelkaj altrangaj gravuloj de la PP, al

                                 kiuj li estis prezentita fare de liaj amikoj de la junularo de la
                                 partio, Novaj Generacioj, de kiu Agag estis sekretario. Eĉ tiam
                                 estis  iuj, kiuj scivolis, kiel iama fiska inspektisto kia Aznar

                                 povis pagi tian grandiozan geedziĝan bankedon, kiu inkludis la
                                 donacon de vino de kelkaj famaj vinfaristoj. Post dek unu jaroj,
                                 la esploroj de la kazo GÜRTEL malkaŝis ke Correa donis 32.452

                                 eŭrojn por pagi la lum- kaj son-kostojn kaj ke diversaj donacoj
                                 por la geparo estis ŝarĝitaj al la kontoj de GÜRTEL. Aznar ĉiam
                                 neis, ke publika mono estis elspezita por la geedziĝo; tamen,

                                 sendepende de la kostoj de la geedziĝa bankedo, la Urbodomo
                                 de  El  Escorial  zorgis  pri  la  grava  elspezo  en  transportado,
                                 homamas-kontrolo kaj parkado por la gastoj.
                                 Kiel fono, eta korupto regis ĉefe en la sektoro de la konstruado.

                                 Unu el la esencaj dispozicioj -kaj ja la plej damaĝa- prenitaj de
                                 la unua registaro de Aznar estis tiu rilate al la ter-liberaligo.
                                 Tiu ĉi leĝa ŝanĝo, kombinita kun la alveno de  malaltekosta


                                                         36
   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41