Page 37 - heleco-99
P. 37
kredito post la eniro de Hispanio en la eŭro-monunuon, generis
la konstru-eksplodon kiu estis la motoro de la hispana ekonomia
kresko dum la sekvintaj dek jaroj. La havebleco de facila mono
ekigis tutan serion da kritikindaj praktikoj, kiel ekzemple la fraŭda
reklasifikado de tereno, la aljuĝado de serv-kontraktoj ŝanĝe de
makleraĵoj por politikaj gvidantoj, kaj la konstruado de infra-
strukturo kaj nenecesaj emblemaj laboraĵoj kiel ekzemple la
Grandurbo de la Artoj kaj la Sciencoj de Valencio. Ĉi-lasta kostis
preskaŭ 1.300 milionojn da eŭroj, pli ol kvaroble kio estis buĝetita,
kaj estas ekzemplo de tio, kion Antonio Muñoz Molina nomis
“la plej senutilaj kaj plej multekostaj arkitekturoj en Eŭropo”.
En la urba medio, aperis amaso da publikaj kaj privataj entoj,
al kiuj, sen institucia kontrolo estis subkontraktitaj urba planado,
rubkolekto, stratpurigado, akvo- kaj energi-provizo, publika trans-
porto kaj aranĝo de eventoj. Unu el la plej lertaj demarŝantoj
pri tiuj taskoj estis Francisco Correa, kiu konvinkis municipajn
funkciulojn falsi kontraktojn favore al firmaoj kiujn li kontrolis.
La prezo de la kontrakto estis ŝveligita kaj la politikistoj kolektis
sian subaĉetaĵon. Aliĝo al politika partio ofte havigis al ne-
kvalifikitaj kandidatoj postenojn de respondeco en provincaj
ŝparkasoj, kie ilia avideco aŭ tiu de iliaj politikaj mastroj
eventuale kondukis al la disfalo de la entoj kaj la perdo de ŝpar-
aĵoj de la malgrandaj investintoj.
37