Page 38 - heleco-99
P. 38
Hispanio disipis inter 80 miliardoj kaj 90 miliardoj da eŭroj
en “nenecesaj, forlasitaj, subuzitaj aŭ malbone planitaj infra-
strukturoj” inter 1995 kaj 2016, laŭ lasttempaj esploroj per
kombino de malŝparo, malefika uzo de publikaj rimedoj kaj
korupto. La manko de reguligo, travidebleco kaj kontado
permesis ke la nenecesaj publikaj konstru-kontraktoj estis
aljuĝitaj je ŝveligitaj prezoj al la karteloj, en tio kio estis
nomita “kapitalismo de amiketoj”. Triono el tiu sumo
(26.200 milionoj da eŭroj) estis elspezita por nenecesaj
sekcioj de la altrapida fervoja reto, inkluzive de fervojaj
stacidomoj sur linioj kiuj rapide fermiĝis pro manko de uzo
aŭ restis nefinitaj. La Castellón-flughaveno estis inaŭgurita
en marto 2011 sen la koncernaj flugpermesoj kaj logike
devis alfronti gravajn perdojn dum pluraj jaroj. La kvar-
kilometra dromo en la flughaveno de Ciudad Real estas
la plej longa en Hispanio. Kvankam la urbo havis malpli
ol 74.000 loĝantojn, la flughaveno estis kapabla servi 2,5
milionojn da pasaĝeroj jare. Inaŭgurita en oktobro de 2008,
ĝi akumulis ŝuldon de 300 milionoj da eŭroj, fermiĝis kvar
jarojn poste kaj estis vendita en 2016 kontraŭ dudekono
de la origina kosto de unu miliardo da eŭroj.
La konstru-kompanioj transdonis tekojn plenajn je mono
al municipaj oficistoj page de ter-reklasifiko. Dum la du
regad-periodoj de Aznar, la senlaboreco falis al 11,5 elcento
pro la laborpostenoj kreitaj dum la konstru-prospero. La
liberaligo kaŭzita de la Ter-leĝo de aprilo de 1998 draste
pliigis la disponeblan terenon por urba evoluo, sed ne
sufiĉe por eviti ke la konstru-entreprenoj serĉadu pli da
tero, ofte per koruptaj rimedoj, kiel reliefigite per la fakto
ke la nombro da loĝejoj komencitaj konstrui kvarobliĝis
sub la mandato de la Populara Partio. En 2010, pli ol 150
municipoj estis esploritaj fare de la Imposto-Agentejo
pro impost-fraŭdo, mon-lavado aŭ subaĉeto de publikaj
oficialuloj. La plej multaj estis sur la mediteranea marbordo
de Andaluzio kaj la Valencia Komunumo. La plej ofta formo
de korupto en la konstru-sektoro estis la subaĉeto de muni-
cipaj aŭ provincaj oficialuloj far posedantoj de kampara
tero por kontraŭleĝe reklasifiki ĝin kiel “urba”, tre pli-
igante ĝian valoron. Iuj funkciuloj vendis al entreprenistoj
neleĝajn konstru-permesojn kiuj faciligis kontraŭ-leĝan
konstruadon de miloj da hejmoj sur agrikultura tero.
38