Page 39 - heleco-99
P. 39
La aĉetintoj de tiuj hejmoj poste renkontis minacojn je malkonstruo far aliaj municipaj
oficialuloj. En la kazo de Catral (Alikanto), pli ol 1.200 hejmoj estis konstruitaj post
kiam municipaj funkciuloj de la Urbodomo donis ne-leĝajn permesojn al la konstruo-
firmaoj, kun kies entreprenistoj ili estis enparencigitaj. Multaj el la viktimoj estis
eksterlandanoj kiuj estis trompitaj de iliaj advokatoj. La Junto de Andaluzio
agnoskis ke ekzistis proksimume 250.000 eksterleĝaj posedaĵoj en la regiono, kio
lasis iliajn posedantojn en pridubinda laŭleĝeco. Alia paradigma kazo estis tiu de
Andratx, en la insulo Majorko. En novembro de 2006 estis arestitaj la urbestro Eugenio
Hidalgo, la ĝenerala direktoro de la Tera Planado de la Baleara Registaro Jaume Massot,
la municipa estro de publikaj konstrulaboroj Jaume Gibert kaj la jura konsilisto de la
Urbodomo Ignacio Mir. Ili estis akuzitaj je akceptado de subaĉetaĵoj ŝanĝe de provizado
de atestiloj por permesi la konstruadon de vilao por la urbestro, restoracio kaj 11 domoj
kun naĝejoj sur protektita kampara tero. Komence, la Baleara Registaro, estrita de la
fifame korupta Jaume Matas de la Populara Partio, rifuzis procedi laŭ la denuncoj pri
la deliktoj. Akuzitaj pri falsaj dokumentoj, subaĉeto, urbo-planisma fraŭdo kaj deliktoj
kontraŭ la medio kaj la teritoria planado, estis kondamnitaj inter aliaj, Hidalgo, Massot
kaj Gibert al prizon-punoj, dum Mir devis alfronti la pagon de monpuno.
Jaume Matas, Ministro pri Medio de Aznar de 2000 ĝis 2003 kaj Prezidanto de la
Balearaj Insuloj de 1996 ĝis 1999 kaj de 2003 ĝis 2007, kaj lia edzino, María Teresa
Areal, elstaris pro siaj investoj en luksaj posedaĵoj kaj vivmaniero. Kiel prezidanto de
la Baleara Registaro, Matas estis implikita en kelkaj kazoj de korupto. La plej konata
estis la ciklodromo de Palma Arena, kies komenca buĝeto de 27 milionoj estis superita
per 83 milionoj da eŭroj. Krom lia persona riĉiĝo, la mono estis uzata por pagi la balot-
elspezojn de la PP en 2007. En la kazo Palma Arena, Matas estis juĝita pro defraŭdo
de publikaj financoj, monlavado kaj misbonfarado, sed temis pri labirinta afero en kiuj,
krom Matas, partoprenis multaj aliaj, kiel la bofilo de la reĝo, Iñaki Urdangarín.
Alia skandalo kiu grave tuŝis la PP estis la tiel nomata kazo Brugal. “Brugal” estis la
akronimo, kiun la polico donis al la kazo de korupto en la aljuĝo de profitdonaj kon-
traktoj por rubo-kolektado en la provinco de Alakanto: Basuras Rurales Gestión Alicante
(Alakanta Administrado de Kampara Rubo). La esploro komenciĝis en marto 2006,
sed baldaŭ ampleksiĝis por inkluzivi ĉantaĝon kaj subaĉeton de publikaj funkciuloj,
ne nur rilate al rub-kolektaj kontraktoj, sed ankaŭ al la konsiderinde pli profitdona areo
de rekvalifikado de agrikultura tero por la konstruado. En la centro de la kazo estis Ángel
Fenoll, la posedanto de kelkaj konstruaĵoj kaj rubaĵ-kolektaj kompanioj en Orihuela,
kiu estis kaj ĉefa protagonisto kaj la konfidulo kies revelacioj metis komencon al
ega 13-jara enketo pri korupto en Alakanto. Dum multaj jaroj, Fenoll estis registrinta
siajn komercajn konversaciojn kun municipaj kaj provincaj aŭtoritatoj per kaŝita
filmilo en sia oficejo. La decida momento estis en 2006, kiam oni anoncis konkurson
por la oferto por la rub-kolekta kontrakto en Orihuela kun la firmao de Fenoll kaj kvar
aliaj, inkluzive de URBASER, lia plej firma rivalo. Fenoll pensis tiam ke la rezulto ne
estos favora al li, sed ke URBASER venkus dank' al la subaĉetaĵoj ofertitaj al la
39