Page 40 - heleco-99
P. 40

urbestro, José Manuel Medina, de la Popola Partio, kaj aliaj

                                   urb-konsilistoj. Krome, li estis maltrankvila ke Medina estis
                                   reklasifikonta iun agrikulturan teron por permesi la konstruon
                                   de tri mil domoj. Tiuspeca eksterleĝeco normale ne ĝenus
                                   lin,  sed  ĉi-kaze,  la  tero  najbaris  la  posedaĵon  kie  Fenoll

                                   havis la rubo-deponejon kaj sian grandan privatan zoologian
                                   ĝardenon de afrikaj kaj aziaj bestoj.
                                   Do, por fari premon sur Medina, Fenoll apogis la kandidatecon

                                   de Mónica Lorente kiel urbestrino en la sekvonta balotado en
                                   Orihuela  kaj  minacis  publikigi  kompromitajn  bendojn.  La
                                   aferoj iris duonbone por li: Lorente estis elektita urbestrino en

                                   junio de 2007 sed, kelkajn semajnojn antaŭe, la komercisto kaj
                                   kvin aliaj homoj, inter ili lia filo, estis arestitaj pro ĉantaĝo.
                                   Liberigita sub kaŭcio, profunde amarigita Fenoll minacis publik-

                                   igi  siajn  registradojn  de  intervjuoj  kun  alakantaj  komerc-
                                   istoj kaj politikistoj. Por kredindigi siajn minacojn, kaj kiel
                                   signo  de  sia  arsenalo,  li  rememoris  sian  rilaton  kun  Luis
                                   Fernando Cartagena, urbestro de la PP en Orihuela de 1986

                                   ĝis  1995  kaj  ankaŭ  Ministro  pri  Publika  Konstruo  de  la
                                   Generalitat Valenciana de 1995 ĝis 1998 sub la prezidanteco de
                                   Eduardo Zaplana. En 1997, Cartagena aljuĝis al Fenoll la kon-

                                   trakton pri rub-kolektado por la tuta marbordo de la regiono,
                                   ŝanĝe de kaŝado de iu delikto: Fenoll estis provizinta al li
                                   falsajn fakturojn por sumo de 49.000 eŭroj, kiujn Fernando
                                   Cartagena ŝtelis en 1993 el la mono donacita al Orihuela far

                                   la karmelitaj monaĥinoj de la municipa flegejo San Juan de
                                   Dios por sociaj projektoj. Kiam la kazo estis malkovrita en
                                   1997, Cartagena bezonis kvitancojn por ŝajnigi ke la mono

                                   estis elspezita por tiuj sociaj projektoj. Ambaŭ estis juĝitaj pro
                                   tiu fraŭdo kaj Cartagena estis malliberigita kaj Fenoll mon-
                                   punita. Ricevinte la egan kontrakton de Cartagena, Fenoll

                                   montris sian dankon donante bonifikojn en siaj kompanioj al
                                   la parencoj de altranguloj de la PP, kiel Carmen Zaplana,
                                   fratino de Eduardo; financante lokan radiostacion kiu subtenis

                                   la PP-on, kaj, unufoje, pagi por du aŭtobusoj plenaj da PP-
                                   aktivuloj por voĉdoni en grava kunveno. Dek jarojn poste, en
                                   2007, Fenoll deklaris per minaca tono: Mi havas pli da regis-
                                   tradojn. Mi esperas, ke mi ne devos uzi ilin. Tio signifos, ke

                                   mia komerco ne estas sundanĝere.
                                   En februaro de 2010, la kazo komplikiĝis kiam Fenoll kaj dek-
                                   sep aliaj komercistoj kaj municipaj oficialuloj estis akuzitaj je


                                                         40
   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45