Page 41 - heleco-99
P. 41

impostfraŭdo preparante milojn da malveraj fakturoj. En junio,

          naŭ  pliaj  homoj  estis  arestitaj,  inter  ili  José  Joaquín  Ripoll,
          prezidanto de la Provinca Konsilio de Alakanto kaj estro de la
          PP en la provinco. La kontraŭkorupta prokuroro akuzis Ripoll-on,
          la urbestrino de Alakanto, Sonia Castedo, kaj lian antaŭulon,

          Luis Díaz Alperi, pri korupto en apliko de la novaj dispozicioj por
          la rekvalifiko de terenoj en la provinco, la Ĝenerala Urba Plan-
          ado. Ili estis akuzitaj je postulado de subaĉetaĵoj, influo-trafiko

          kaj vendado de internaj informoj al Enrique Ortiz, loka konstru-
          magnato konata pro lia korupto. Inter aliaj aferoj, Ortiz estis la
          ĉefakciulo de Hércules CF, kaj estis akuzita je subaĉetado de

          Córdoba CF kaj aliaj teamoj por ke ĝi perdu antaŭ la Hércules
          dum la sezono de 2009-2010 por certigi la promocion de lia
          teamo al la Plejalta Futbala Ŝtupo. Sonia Castedo neis la akuzojn,

          kvankam  ŝi  agnoskis  esti  akceptinta  ekskurseton  al  Balearoj
          sur la jakto de Ortiz. La kontraŭkorupta prokuroro akuzis ankaŭ
          administrantojn  de  BANCAJA  kaj  la  eksprezidanton  kaj  di-
          rektoron de Caja de Ahorros del Mediterráneo, ke ili estas implik-

          itaj  en  ne-klara  rekvalifiko  de  tero.  En  2012,  la  enketo  estis
          etendita al 29 homoj, inter ili la iama urbestro de Orihuela, José
          Manuel Medina kaj la tiama urbestrino  Mónica  Lorente.  Oni

          asertis ke Lorente akceptis subaĉetaĵojn por garantii al Fenoll
          la kon-trakton por rubkolektado kiun  Medina neis al  li.  La
          sekvoj de la kazo estis tiom multaj kaj kompleksaj ke ĝi ne venis
          al juĝo ĝis marto de 2019, kiam ĉiuj akuzitoj neis la akuzojn.

          Somere de 2008, juĝa enketo estis lanĉita pri la kontoj kaj havaĵo
          de Carlos Fabra, prezidanto de la Provinca Konsilio de Castellón
          de 1995 ĝis 2011, grava figuro de la PP en la Valencia Komunumo

          kaj aliancano de Zaplana. Fabra estis hereda kaciko: lia patro,
          lia avo, lia praavo, du fratoj de lia praavo kaj praonklo estis prezid-
          antoj de la Diputación antaŭ li. Estis malkovrite ke li deponis 15

          milionojn da eŭroj en siaj pli ol cent bankkontoj, el kiuj al-
          menaŭ ses milionoj estis deponitaj kontante sen ia dokumenta
          pravigo de ilia deveno kaj sen deklari ilin al la fisko. Entute, oni

          taksas, ke la multnombraj kontantdeponejoj de inter 40.000 kaj
          100.000 eŭroj multobligis per 30 liajn enspezojn deklaritajn al
          la Fisko. En 1999, ekzemple, lia deklarita enspezo estis 73.000
          eŭroj, sed li kaŝis pliajn 800.000 de la Fisko. Li asertis ke li

          gajnis 2,2 milionojn da eŭroj en la loterio en sep okazoj inter 2000
          kaj 2004. Tiu neverŝajna bonŝanco estis la rezulto de ofta mon-
          lava mekanismo per kiu gajnanta bileto estas aĉetita per sumo


                                                             41
   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46