Page 42 - heleco-99
P. 42

pli granda ol la kvanto de la premio, kio ebligas ke la premio-

                                   mono  estu  metita  en  cirkuladon pura kaj senimposta.  Kiam
                                   Fabra unue estis akuzita, Rajoy venis al lia helpo, nomante lin
                                   ekzempla civitano. Fabra fifamiĝis pro tio ke li promociis la
                                   konstruadon de la flughaveno de Castellón, senutila projekto

                                   por pli granda persona gloro, kiu kostis al la provinco riĉaĵon.
                                   En  novembro  de  2013,  li  estis  kondamnita  al  kvar  jaroj  en
                                   malliberejo pro subaĉeto, influo-trafiko kaj impostfraŭdo.

                                   Ankaŭ aliaj partioj, krom la PSOE kaj la PP, estis implikitaj
                                   en koruptaj praktikoj. La deliktoj de CiU iĝis publike konataj
                                   post kiam ĝi perdis subtenon en Katalunio pro ĝiaj proksimaj

                                   ligoj kun la PP. La ĉefa profitanto de tiu perdo de subteno
                                   por CiU inter la katalunisma medio estis la Esquerra Repu-
                                   blicana de Catalunya (Respublikana Maldekstro de Katalunio,

                                   ERC). En la balotoj de novembro 2003, la socialisto Pasqual
                                   Maragall venkis la posteulon de Pujol, kiu estis la ekonomik-
                                   isto  Artur  Mas,  sed  ne  atingis absolutan plimulton.  En de-
                                   cembro,  Maragall  iĝis  prezidanto  de  la  Generalitat  estrante

                                   koalicion de la PSC, ERC kaj la Iniciativa per Catalunya Verds
                                   (siavice,  koalicio  de  komunistoj  kaj  verduloj).  La  tripartio
                                   regantis de 2003 ĝis 2010.

                                   Same kiel la PP, Convergència i Unió kontraŭleĝe financis sin
                                   per  makleraĵoj  kontraŭ  publikaj  kontraktoj,  fakto  kiu  iĝis
                                   publike konata sekve de debato en la Kataluna Parlamento la
                                   24-an de februaro 2005 pri la disfalo de la tunelo de la metroo,

                                   kiu  estis  konstruita  en  la  barcelona  kvartalo  de  Carmel.
                                   Responde al akuzoj pri registara neglektemo far la CiU-gvid-
                                   anto Artur Mas, la socialista prezidanto de la Generalitat,

                                   Pasqual  Maragall,  deklaris:  “Vi  havas  problemon,  kaj  tiu
                                   problemo  nomiĝas  tri  elcento”,  aludante al onidiroj, ke  CiU
                                   ŝarĝis  komisionon  je  3  elcento  por  la  aljuĝo  de  publikaj

                                   laboraĵ-kontraktoj. Kiam Mas minacis ĉesigi subtenon por la
                                   reformo de la Kataluna Statuto de Aŭtonomeco, Maragall
                                   estis dev-igita retiri la akuzon. Pli postaj juraj enketoj rivelis

                                   ke  Convergència  ricevis  makleraĵojn  pro  publikaj  laboraĵ-
                                   kontraktoj aljuĝitaj al konstru-firmaoj. Kiam  firmao ricevis
                                   kontrakton, ĝi faris “donacon” ekvivalentan al 3 el-cento de
                                   la kontrakto al la Fundació Orfeó Català-Palau de la Música,

                                   posedanto kaj administranto de la fama barcelona modernisma
                                   konstruaĵo, kiu siavice poste transdonis  parton al la grupo
                                   de  ekspert-uloj  de  Convergència,  la  Fondaĵo  Trias  Fargas.


                                                         42
   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47