Page 43 - heleco-99
P. 43

Ekzemple,  Ferrovial,  pere  de  Palau,  pagis  makleraĵojn  entute  5,1

          milionojn da eŭroj por kontraktoj kiel la komplekso de konstruaĵoj
          destinitaj por juĝejojn kaj komplementajn servojn konatajn kiel
          Ciutat  de  la  Justícia  aŭ  la  ambicia  linio  9  de  la  metroo  de
          Barcelono.

          En 2013, esploro pri la eksterleĝa financado de CiU, kiu estis daŭranta
          de iom da tempo, malkaŝis la personan korupton de Jordi Pujol. La
          skandalo aperis kiam María Victoria Álvarez, eks-amantino de lia plej

          aĝa filo, Jordi Pujol Ferrusola, malkaŝis ke la familio havis gravajn
          bankkontojn en la fiska paradizo de Andoro. En respondo al la
          publike konataj revelacioj, en julio 2014, Jordi Pujol deklaris ke

          temis pri heredo el sia patro kaj ke li simple estis tro okupata por
          deklari ĝin al la fiskaj aŭtoritatoj. Tamen, María Victoria Álvarez de-
          klaris ke ĝi estis mono el la makleraĵoj pro publikaj konstruo-

          laboraĵoj. Tio kaŭzis etan tertremon en la kataluna politiko. La skan-
          dalo estis rilatita tiam al la bankroto de Banca Catalana, sed estis
          pli ofte asociita kun la akuzo ke la Pujol-klano ŝargis makleraĵojn
          al komercistoj dum la 23-jara  prezidanteco de Pujol en Katalunio.

          La juĝisto de la Nacia Tribunalo komisiita de la kazo, José de la
          Mata, konsentis kun Maragall kiam li identigis pli ol cent firmaoj
          al kiuj estis aljuĝitaj kontraktoj de la Generalitat kaj de municipoj

          regataj de CiU, kiuj pagis makleraĵojn kun valoro de 11,5 milio-
          noj da eŭroj al la familio Pujol.
          Gravaj figuroj de Convergència i Unió kaj la Partit dels Socialistes de
          Catalunya (PSC) estis implikitaj en alia grava skandalo en Katalunio.

          En 2009, Baltasar Garzón komencis esplori la Pretoria-kazon, intri-
          gon de urba korupto kiu rilatis al tri municipoj en la provinco de
          Barcelono kaj kelkajn eksajn altrangajn oficialulojn de Convergència

          i Unió kaj la PSC. La reto, aktiva ekde 2002, estis dediĉita falsi pu-
          blikajn kontraktojn kaj kontraŭleĝe reklasifiki terojn apartenantajn
          al municipoj en la nordo de la Barcelona metropolitena areo; ĉefe

          Santa Coloma de Gramenet, sed ankaŭ Badalona kaj Sant Andreu
          de  Llavaneres. Proksimume dudek altranguloj municipaj kaj regio-
          naj estis imputitaj kiel membroj de kompleksa intrigo. Inter ili estis

          Lluís Prenafeta, iama dekstra mano de Jordi Pujol kaj ĝenerala se-
          kretario de la Prezidanteco, kaj Macià Alavedra, kiu estis ministro de
          Pujol dum 15 jaroj. Ambaŭ estis akuzitaj je ne-leĝa asocio, influo-
          trafiko kaj monlavado. Ankaŭ la eksa urbestro de Santa Coloma, la

          socialisto Bartomeu Muñoz, estis arestita, akuzita pri ne-leĝa asocio,
          postulo kaj kolektado de subaĉetaĵoj, fraŭdo kaj falsado de doku-
          mentoj. Krome estis imputitaj ankaŭ la konsilisto pri Urba Planado


                                                             43
   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48