Page 44 - heleco-99
P. 44
de Santa Coloma, Manuel Dobarco, kaj Pascual Vela, direktoro de
Urbaj Servoj de la sama urbo, kiuj supozeble konsentis kun la
entreprenoj pagi makleraĵojn. La cerbo de la intrigo estis Luis
García Sáez, iama PSC-deputito kiu, krome estis akuzita je mon-
lavado kaj influo-trafiko. La direktoroj de la firmaoj kiuj pagis
subaĉetaĵojn kaj parencoj de kelkaj el la implikitaj, kiel ekzem-
ple la edzinoj de Alavedra kaj Prenafeta, ankaŭ estis akuzitaj. La
kazo malrapide iris tra la juĝa sistemo ĝis ĝi estis finfine solvita
en 2018, kiam la ĉefaj akuzitoj ricevis signifajn prizonpunojn
kaj grandajn monpunojn.
Dum la prezidanteco de Aznar generiĝis iuj grandaj
skandaloj, kiuj komencis esti publike konataj nur post pli ol
unu jardeko. Aznar elektis Luis-Bárcenas-n kiel manaĝeron kaj
kasiston de la PP por anstataŭigi Álvaro-Lapuerta-n. La
skandaloj en kiuj ili estis implikitaj, kune kun Rodrigo Rato
kaj Eduardo Zaplana, ne estis konataj ĝis 2009. Ni okupiĝos
pri tiuj aferoj kiam ni priraportos tiun etapon.
En 2005, dum la operacio “Blanka Baleno”, grandega polica enketo
pri la mon-lavado de la organizita krimo de drog-kontrabando,
prostituado, armil-kontrabandado kaj kidnapo, pluraj advokat-
firmaoj estis registritaj en Marbella. Inter la implikitaj estis la
urbestro de Manilva (Malago), Pedro Tirado, kiu estis arestita la
13-an de oktobro 2005 kune kun sia bofrato, Francisco Calle.
Kiam iliaj hejmoj estis traserĉitaj, oni trovis ke Pedro Tirado havis
770.000 eŭrojn en plastaj sakoj kaj Francisco Calle, 20.000. Ambaŭ
estis rilataj al Royal Marbella Estates, firmao kiu supozeble servis
por lavi drog-monon. Tirado aprobis en 2003 la reklasifikon kiel
tereno por konstruado de 1.300.000 kvadratmetra agrikultura
biendomo, la La Parrada loĝdomo, kaj draste pliigis la nombron
da permesiloj por konstruado de loĝejoj. Royal Marbella
Estates, kiu aĉetis la menciitan biendomon por 12 milionoj da
eŭroj, vendis ĝin al kvin konstruistoj per 160-milionoj. Tirado
estis akuzita je falsado kaj subaĉeto, influo-komercado kaj
akceptado de donacoj por dikti iun rezolucion. Li asertis, ke la
mono devenis el anonimaj donacoj, kaj fine estis kondamnita
al monpuno de 12.000 eŭroj.
La ĉefa malkovro de la operacio “Blanka Baleno” estis la tiel
nomita “Malaja kazo” en la Urba Konsilio de Marbella, konata
pro ĝia korupto dum la jaroj en kiuj ĝi estis regita de la Grupo
Independiente Liberal (GIL), la partio kreita de la ombra
magnato de nemoveblaĵoj Jesús Gil, kiu estus urbestro inter
44