Page 45 - heleco-99
P. 45

1991 kaj 2002. En aprilo de ĉi tiu lasta jaro, li estis malkvalifikita por okupado de

          publikaj oficoj dum 28 jaroj, devigita eksiĝi kiel urbestro, kaj malliberigita dum
          ses monatoj pro serio de deliktoj kiuj inkludis influo-trafikon, dokumenta falsado
          kaj defraŭdo de publikaj monrimedoj, krom fraŭdo kontraŭ la futbalteamo Atlético
          de  Madrid  kaj  la  Marbella  Urbodomo.  Gil  alproprigis  al  si  450  milionojn  da

          pesetoj  (2,7  milionoj  da  eŭroj)  de  la  Urba  Konsilio  asertante  ke  tiu  mono  estis
          destinita  pagi  por  ke  la  nomo  de  la  urbo  aperu  sur  la  ĉemizoj  de  la  klubo.  La
          fraŭdo ne nur profitigis lin finance, sed ankaŭ akcelis lian balot-kampanjon por

          fariĝi urbestro en 1991. Inter 1991 kaj 1995, Gil kaj ses aliaj komplicoj trompis la
          Marbella-n  Urbodomon  je  35,2  milionoj  da  eŭroj  en  pago  de  elspezoj  al  kvar
          kompanioj. Unu el la kunlaborantoj estis Juan Antonio Roca, urba konsilisto de

          la Urba Konsilio de Marbella.
          Gil  mortis  antaŭ  ol  la  enketoj  de  la  kontraŭkoruptaj  aŭtoritatoj  komenciĝis  en
          novembro de 2005. Sub lia protekto, en la 1990-aj jaroj, Juan Antonio Roca, per

          subaĉeto kaj ĉantaĝo, kreis reton de komercistoj, advokatoj, policanoj kaj eĉ juĝistoj,
          uzante la kontaktojn kreitajn de la germana konsulo en Malago, Hans Hoffmann,
          kaj lia filo Juan. Oni devas memori, ke  Hans Hoffmann estis la pioniro de la
          nemoveblaĵoj en la proksima urbo Fuengirola kiu riĉigis José Antonio Girón de

          Velasco. Dum la kreskego de la konstruado de nemoveblaĵoj, Roca estis la cerbo
          planinta la malobservojn de urbaj regularoj kiuj riĉigis lin kaj plurajn urbestrojn
          kaj konsilistojn. La kontant-mono de la komercistoj estis utiligita fare de Roca por

          pagi la konsilistojn kaj akiri la aprobon de urbaj planoj kaj konstruo-permesiloj el
          kiuj li kaj Gil profitis. La enketoj en liaj agadoj kaŭzis cent enketojn en aliajn ko-
          ruptajn kazojn kun nomoj kiel ekzemple Saqueo 1, Saqueo 2, Minutes, Belmonsa,
          Urquía  kaj,  plej  grave,  Malajo,  kiuj  kondukis  Roca-n  en  malliberejon  dum  21

          jaroj. Dum la unua el kelkaj procesoj, estis montrite ke Roca amasigis kontraŭleĝan
          riĉaĵon de pli ol unu miliardo da eŭroj.
          En marto de 2006, la polico trudeniris hejmojn kaj oficejojn en Marbella, Malago,

          Madrido, Murcio, Kadizo kaj Onubo, konfiskante dokumentojn, egan kvanton da
          valoraĵoj kaj kontant-monon je 2,4 miliardoj da eŭroj. Multaj Roca-posedaĵoj estis
          traserĉitaj, de grandaj biendomoj ĝis hoteloj kaj etaĝdomoj. En lia grandega bien-

          domo en Marbella, La Caridad, en marto 2006, estis trovitaj juvelujoj, pluraj luksaj
          aŭtoj,  245  valoraj  pentraĵoj  —inter  ili,  unu  el  Miró  pendanta  en  banĉambro—,
          helikoptero, pavilono plena de ĉas-trofeoj —elefantoj, zebroj, ĝirafoj kaj leopardoj—

          kaj stalo kun pli ol cent pur-rasaj ĉevaloj. En la bieno La Morisca en Jimena de la
          Frontera (Kadizo) troviĝis cent taŭroj kaj valora kolekto de historiaj taŭroludoj.
          En la serĉo de la madrida domo de la eksa Konsilanto pri Trafiko de Marbella,
          Victoriano Rodríguez, estis trovitaj inter tricent kaj kvarcent mil eŭroj, supozeble

          pretaj por la pago de subaĉetaĵoj, ĉar la mono estis metita en kovertojn etikeditajn
          per kvantoj kaj nomoj. Tiuj eltrovaĵoj kaŭzis la arestojn de Roca, Rodríguez, la
          urbestrino de Marbella, Marisol Yagüe, kaj la vicurbestrino Isabel García Marcos.


                                                             45
   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50