Page 46 - heleco-99
P. 46

La  Registaro  prenis  la  senprecedencan  decidon  dissolvi  la

                                Urban Konsilion en aprilo kaj anstataŭigi ĝin per provizora
                                administranto ĝis la municipa balotado de majo de 2007, en
                                kiu la PP venkis.
                                Dua fazo de la operacio okazis la 27-an de junio, kiam tricent

                                agentoj de la Ekonomia kaj Fiska Krimo-Unuo (UDEF) eniris
                                lokalojn en Malago, Granado, Kordovo, Sevilo, Madrido kaj
                                Pamplono. Tridek homoj estis arestitaj, inkluzive  dek tri iamaj

                                membroj de Marbella City Council kaj konstru-magnatoj. La
                                17-an de julio 2006, novaj arestoj estis faritaj, inkluzive tiu de
                                la posteulo de Jesús Gil kiel urbestro, Julián Muñoz. Poste,

                                la  amantino  de  Muñoz,  la  kantistino  Isabel  Pantoja,  estis
                                kondamnita al dujara restado en malliberejo pro mon-lavado.
                                Aliaj politikistoj kaj famuloj estis implikitaj en la kazo, kies fi-

                                fameco vekis intereson fari pri ĝi televidan felietonon. La 14-an
                                de novembro de 2006, en la tria fazo de la enketo, pliaj 11
                                homoj estis arestitaj, inkluzive la eksedzino de Muñoz, Maite
                                Zaldívar, kiu malprudente komentis en pertelevida intervjuo

                                ke “eniris en ŝian domon sakoj kaj sakoj plenaj je mono”. En
                                julio de 2007, akuzoj estis prezentitaj kontraŭ 95 homoj, 52
                                el  kiuj  estis  trovitaj  kulpaj  en  oktobro  de  2013.  Roca  estis

                                kondamnita  al  11  da  malliberejo  kaj  monpunita  al  240
                                milionoj da eŭroj; Yagüe, al ses jaroj, kaj Muñoz, al du.
                                Malgraŭ la torento da korupto kaj la antipatio, kiun estigis iuj
                                decidoj  kaj  aroganteco  liaj,  Aznar,  kiu  ne  prezentis  sin  kiel

                                kandidaton laŭ propra decido, estis certa, ke Mariano Rajoy
                                atingos venkon en la balotado de la 14-a de marto 2004. Li ne
                                kalkulis je la punvoĉdono rezultanta el la nepopulara decido

                                partopreni en la Iraka milito kun George W. Bush kaj Tony Blair.
                                Li ankaŭ ne rimarkis ke, tri tagojn antaŭe, la bomboj metitaj
                                sur kvar madridaj trajnoj sur la linio, kiu ligas la stacidomon

                                Atocha kun Alcalá de Henares, mortigos 193 homojn kaj vundos
                                aliajn 2.000. La atako estis la faro de Al-Kaida ĉelo, en reprezalio
                                por la partopreno de Hispanio en la Iraka milito. Retejo rilata al

                                Al-Kaida defendis atakojn kontraŭ Hispanio kaj deklaris ke ili
                                certigos la venkon de la PSOE kaj la retiron de la hispanaj trupoj
                                el Irako, surbaze de la deklaroj de la socialisto José Luis Rodríguez
                                Zapatero faritaj en 2003, laŭsence ke, se li venkus en la sekvonta

                                balotado, li retirus la hispanajn trupojn el la lando. Komence la
                                prezidanto de la eŭska registaro, Juan José Ibarretxe, atribuis
                                la atencon al ETA, same kiel Aznar mem, kiu persone telefonis


                                                         46
   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51