Page 47 - heleco-99
P. 47
al la direktoroj de kelkaj ĵurnaloj por certigi tiun aserton. La hispanaj ambasadoroj
estis instrukciitaj priemfazi tiun punkton. Ĝi estis racia dedukto, ĉar ETA antaŭe atakis
madridajn fervojajn stacidomojn, kvankam sensukcese. Tamen baldaŭ akumuliĝis
indicoj pri la kulpeco de Al-Kaida. La malkovro de sonbendo kun koranaj registradoj
kaj kamioneto enhavanta sep detonacilojn kaŭzis la areston de tri marokanoj. La
Registaro kaŝis ĉi tiun informon por si kaj, kiam ĝi estis finfine publikigita, kreskis
suspektoj ke ĝi klopodis favori la PP-on balote. La rezultoj estis sensacia korekto al la
esperoj de Aznar. La socialistoj venkis en la balotado per 164 parlamentaj seĝoj, 39
pli ol en 2000, kaj 16 pli ol la PP de Rajoy, kiu atingis nur 148, kun perdo de 35.
La kompromita informo, kiun la Registaro volis kaŝi, estis ke la 13-an de marto oni
trovis filmeton proksime al la ĉefa moskeo en Madrido, en kiu proparolanto de Al-Kaida
depostulis respondecon pri la murdoj faritaj responde al la rolo de Hispanio en Afganio
kaj Irako. En la manifestacioj, kiuj okazis antaŭ la ĉefsidejo de PP en tuta Hispanio,
la partoprenantoj kriis: “Viaj militoj, niaj mortintoj!” Enketa komisiono kreita laŭ iniciato
de la PSOE, la tiel nomata “Komisiono 11-M”, montris ke la atencoj estis faro de islamaj
teroristoj kaj ne de ETA. Tiu komisiono ankaŭ konkludis ke la Aznar-registaro kaŝis
la veron balotcele kaj ke ĝi subtaksis la islaman terorisman minacon al Hispanio.
Kiam la raporto de la Komisiono 11-M estis prezentita al la Kortesoj, ĝiaj konkludoj
estis aprobitaj far ĉiuj partioj escepte la PP. Fakte, du jarojn poste, altranguloj de la
PP ankoraŭ rifuzis akcepti ke la abomenaĵo ne estis verko de ETA.
Blair, Bush kaj Aznar en la
Pint-kunsido de Acoroj
ez
Popolaj manifestacioj de la 13-a
Rezulto de la bomb-atencoj
de la 11-a de marto de 2004 de marto kontraŭ la PP
47