Page 48 - heleco-99
P. 48

Sen absoluta parlamenta plimulto, Zapatero devis serĉi la subtenon de Unuigita
      Maldekstro (Izquierda Unida - IU) kaj Esquerra Republicana de Catalunya. Tio estis
      unu el pluraj kialoj kiuj inklinis lin adopti progresemajn politikojn. Alia estis la fakto

      ke lia patroflanka avo, kapitano en la Hispana Armeo en 1936, estis ekzekutita de la
      ribela militistaro ĉar li rifuzis batali kontraŭ la Respubliko. En la kabineto de Zapatero
      estis tiom da virinoj kiom da viroj kaj lia vicprezidantino estis María Teresa Fernández

      de la Vega. Leĝo pri Egaleco estis aprobita por ke la politikaj partioj inkludu almenaŭ
      40 procentojn de virinoj en siaj balotlistoj kaj ke kompanioj kun pli ol 250 dungitoj
      asignu 40 procentojn de la postenoj en siaj estraroj al virinoj de administrado. La

      Organika Leĝo pri Rimedoj por Integra Protektado kontraŭ Seksa Perforto celis
      protekti kaj subteni viktimojn kaj enkonduki severajn punojn por leĝrompintoj. La
      nombro da virinoj mortigitaj kiel rezulto de seksa perforto malaltiĝis dum la ok jaroj
      kiujn Zapatero regis. La geedziĝo de samseksemuloj estis leĝigita en 2005, spit’ al

      la indigno de la dekstraro. Leĝoj pri abortigo estis liberaligitaj kaj ekspresa eksge-
      edziĝo estis lanĉita, same kiel Dependeco-Leĝo por helpi dependajn homojn pro mal-
      sano, handikapo aŭ aĝo. Tiuj iniciatoj renkontis furiozan opozicion de la Romkatolika

      Eklezio. La konservativa kardinalo Ĉefepiskopo de Madrido, Antonio Rouco Varela,
      akuzis Zapatero-n je turnado de Hispanio en Sodomon kaj Gomoron.
      Unu el la plej kontestataj iniciatoj estis la Leĝo pri Historia Memoro. Ĝi estis tro mal-
      multe kaj venis tro malfrue, malgraŭ tio ĝi estis sisteme blokita kaj sabotita de la Popu-

      lara Partio. En la unuaj jaroj de la Transiro, la timo pri nova armita konflikto kaj re-
      veno al diktaturo malhelpis ĉian emon esplori la krimojn de la frankistoj dum la en-
      landa milito kaj post la milito. Malgraŭ la vualo de silento kiu estis tirita super la pas-

      inteco por la konsidero de daŭre delikata demokratio, multaj historiistoj daŭre esploris
      la militon kaj la postan subpremon. La abomenaĵoj faritaj de la maldekstruloj en la

                                                         48
   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53