Page 49 - heleco-99
P. 49
respublika zono estis ĝisfunde esploritaj de la frankisma reĝimo kaj ĝiaj viktimoj,
venĝitaj. Male, kaj la generacio de respublikanoj kiuj suferis tra la milito kaj iliaj
idoj daŭre vivis en timo. La fakto ke la polico, la CivilGvardio kaj la juĝistaro ne
estis reformitaj dum jaroj estis signifa faktoro. Eĉ kiam la PSOE ekregis en 1982, ĝi
ne volis kontentigi la latentan postulon pri esplorado. Ĝi konsideris tion tro danĝera.
Krome, priesplori la destinon de la rabitaj posedaĵoj dum kaj post la milito kaj
nuligi la milojn da kazoj de homoj maljuste ekzekutitaj aŭ malliberigitaj prezentis
multajn jurajn problemojn kaj komplikaĵojn. La impulso fari ion venis el la nepoj
de la viktimoj. En la malamika etoso generita de la Aznar-registaro, iom post iom
ekestis la sento, ke la demokratio estas sufiĉe forta por subteni debaton pri la
lastatempa pasinteco. Ekde la jaro 2000, kaj inspirite de la klo-podoj de juna navara
sociologo, Emilio Silva Barrera, kiu volis esplori la destinon de sia avo,
malaperinta en Leono en la unuaj monatoj de la milito, naskiĝis kaj kreskis amasa
movado favore de tio, kion oni nomas «la reakiro de historia memoro». En la tuta
Hispanio aperis lokaj sekcioj de la Asocio por Reakiro de la Historia Memoro,
kiuj ricevis milojn da helpopetoj por trovi restaĵojn de parencoj, kaj kies volontuloj
komencis fosi amastombojn kaj registri la atestojn de la postvivantoj. Kelkaj regionaj
televidstacioj (neniu je nacia nivelo) produktis maltrankviligantajn dokumentarojn pri
la subpremo. La registaro de Zapatero deklaris 2006-n “Jaro de Historia Memoro”.
En 2007, la Hispana Parlamento aprobis la Leĝon pri Historia Memoro. Estis gravaj
regionaj iniciatoj, kiel la kreado fare de la Generalitat de Katalunio de la ento
konata kiel “Memorial Democràtic”, la disponigo en Galegio de publikaj rimedoj por
la esploro de historia memoro kaj la kreado en Andaluzio de la granda projekto “Ĉiuj
Nomoj”. Tamen la esperoj levitaj de la leĝo iom post iom forvelkis. Konservativaj
konsilioj ne financis la elfosadojn. Krome, la hispana juĝistaro ne volis esplori la
malaperon de dekmiloj da homoj inter 1936 kaj 1939.Tiu ĉi movado por la historia
memoro generis malkontenton ne nur por la krimintoj, aŭ ĉi ties parencoj, sed
ankaŭ ĉe tiuj, kiuj sentis nostalgion pri Franko kaj inter la pli ampleksaj sektoroj de
la socio kiuj, laŭ la pasado de la tempo, finis eltiri profiton el la diktaturo. Serio da
tre sukcesaj kaj polemikaj verkoj klopodis kontentigi ĉi tiun publikon. Kritikante la
multajn seriozajn esploristojn en Hispanio, grupeto de aŭtoroj kaj dissendantoj laŭte
prifajfis ilin de marĝena pozicio laŭ la stilo de futbalaj fanatik-uloj. Ili asertadis ke la
malfacilaĵoj de la respublikanaj viktimoj estas nenio alia ol troigoj rezultantaj el
sinistra komploto de politike implikitaj historiistoj kaj aldonadis ke ĉi tiuj suferoj
estis, ĉiukaze, ilia kulpo. En tiuj ĉi verkoj, kiuj difinis sin “revizi-ismaj”, apenaŭ
estas novaj esploroj, sed ili limiĝis esence recikligi la tezojn de la frankisma
propagando. Per siaj kalumniaj libroj kaj babil-rondoj, ili kritikadis la verk-intojn de
la nova historiografio kiel mensogantojn kaj idiotojn. Kiam la Populara Partio
revenis regadi en la jaro 2011, finiĝis la jam nesufiĉa financado por la plimulto de
la agadoj ebligitaj de la Leĝo pri Historia Memoro. Tial ankoraŭ ne ekzistis nacia
censo de mortintoj kaj neniu financado por DNA-testado; anstataŭe, la PP-registaro
49