Page 50 - heleco-99
P. 50
kontribuis al la prizorgado de la tomboj de falangistaj volont-
uloj kiuj batalis kune kun la germanoj sur la rusa fronto.
Rodríguez Zapatero heredis fortan ekonomion plejparte danke
al la membreco de Hispanio al la eŭro-monunuo. Aliĝi al la
komuna eŭropa valuto postulis merkatan liberaligon kaj kaŭzis
enfluon de malmultekosta kredito, eŭrop-uniaj financoj kaj
eksterlanda rekta investo. Granda parto el la kresko de la Mal-
neta Enlanda Produkto estis rezulto de la ekspansio de la kons-
truado, kiu kreis milionojn da laborlokoj kaj instigis korupton.
La epoko de facila mono komenciĝis kiam la interezo-pro-
centoj de la landoj de la Eŭrozono falis de 14 al ĉirkaŭ 3
procentoj. Germanaj kaj francaj bankoj pruntedonis monon
al hispanaj bankoj, permesante al siaj klientoj aĉeti germanajn
kaj francajn konsumvarojn kaj unuan aŭ duan hejmon. Dum
la unua regadperiodo de Zapatero, la ekonomio kreskis je
ĉirkaŭ 3 elcente ĉiujare kaj la senlaboreco falis de 11,5 elcento
en marto 2004 al 8 elcento en 2007. Popersona enspezo
superis la mezumon de Eŭropa Unio kaj ĝi estis super tiu de
Italio, sed kaj la publika kaj la privata ŝuldo estis for de kon-
trolo kaj ĉiu riĉaĵo dependis troe de la konstruado. La unuaj
signoj de krizo aperis meze de 2007, kiam la hispana ekonomio
jam malrapidiĝis. La bobelo krevis post la internacia financa
krizo de 2008 kaj la Malneta Enlanda Produkto falis je 4,6
elcento fine de 2009. Hispanio eniris recesion, kiu daŭris
ĝis 2013. La ekonomia kresko falis de 3,6 elcento en 2007 al
malpli ol 1 elcento en 2008. La konstruado-sektoro kuntiriĝis
35 elcento inter 2007 kaj 2010. Unu miliono da labor-
postenoj estis perditaj, influante la ceteron de la ekonomio.
Senlaboreco altiĝis al 25 elcento kaj la junulara senlabor-
eco atingis 55 elcenton.
Krom la ekonomia krizo, dum la unua periodo de la registaro
de Zapatero oni semis ankaŭ en Katalunio la semojn de
politika krizo kiu danĝeris disŝiri Hispanion. 16 elcento de la
hispana loĝantaro loĝas en Katalunio, sed ĝi reprezentas
proksimume 20 procente de ĝia ekonomio. La malrapida kaj
malvolonta translokigo de funkcioj de Madrido al Barcelono
generis malkontenton en Katalunio. Paralele, Jordi Pujol sekvis
politikon plifirmigi la senton de nacia identeco bazita sur
lingvo kaj kulturo. En 1990, li komisiis teamon de katalunaj
intelektuloj redakti “Strategio por recatalanització”. Ĝi estis
programo destinita pruvi al la loĝantaro, ke Katalunio estis
50