Page 51 - heleco-99
P. 51

kulture kaj ekonomie damaĝita de la diskriminacio far la Hispana Ŝtato. La disvolviĝo

          de aŭtonoma eduka sistemo kaj radio kaj televido en la kataluna lingvo, same kiel la
          fakto, ke la laborpostenoj de multaj katalunoj dependis de la Generalitat kontribuis
          promocii la naciisman senton kaj emon al sendependeco. Estis kreskanta deziro solvi
          tion, kion vidis Barcelono kiel la mankojn de ambaŭ, la Hispana Konstitucio de 1978

          kaj la Statuto de Aŭtonomeco de Katalunio de 1979, t. e. la du leĝaj kodoj regulantajn
          la rilatojn de la Kataluna Autonomia ento kaj la Hispana Ŝtato. Proksimume 14 elcento
          el la katalunoj estis favoraj al plena sendependeco el Hispanio en 2005-2006 kaj alia

          34 elcento estis favoraj al sendependeco ene de federacia Hispanio. La unua tri-
          partia registaro de Maragall promociis la redaktadon de nova Statuto de Aŭtonomeco,
          kiu estis debatita kaj aprobita de la Kataluna Parlamento kaj poste submetita al aprobo

          de la Hispanaj Kortesoj. Ĉiuj partioj, krom la Populara, donis sian aprobon al la propono
          kiu venis de la Kataluna Parlamento, kvankam la plimulto de la PSOE sentis sin mal-
          kontenta ĉar la teksto difinis Katalunion kiel nacion. Mariano Rajoy, tamen, estis sen-

          duba: en mitingo okazinta en decembro 2005 en Madrido antaŭ preskaŭ 50.000 anoj
          kaj simpatiantoj de la PP, li deklaris: «Estas nur unu nacio: la hispana».
          Post peniga intertraktado, la Kataluna Statuto estis aprobita de la Hispana Parlamento
          en junio 2006. Malgraŭ la koncedoj faritaj dum la procezo, precipe rilate al financado,

          la ĉefaj katalunaj partioj akceptis la tekston aprobitan en Madrido, ĉar en ĝi eksplicite
          oni  agnoskis ke  Katalunio estas nacio.  Ĝi  estis poste  aprobita de la katalunoj en
          referendumo la 18-an de junio, kun alta sindeteno, kiu superis 50 elcenton de la balot-

          antaro. 74 elcento de tiuj, kiuj voĉdonis, elektis “jes”. Fakte, la ĉefa naciisma partio,
          Esquerra Republicana de Catalunya, kampanjis por la “ne” asertante ke la teksto ne
          estis sufiĉe ambicia. La PP argumentis ke la rezultoj indikis ke sendependeco ne estis
          brula temo. Eĉ la “planita” versio de la Statuto de Katalunio, laŭ vortoj de Alfonso Guerra,

          estis sub severa kritiko de la dekstra gazetaro en granda parto de Hispanio. La PP inves-
          tis duonmilionon da eŭroj en disiga kampanjo favore al bojkoto de katalunaj produktoj
          kaj, en kelkaj amaskomunikiloj, kiel la tre populara COPE, la radiostacio de la Epis-

          kopa Konferenco, aŭdiĝis malamikecaj esprimoj, kiuj limis al etna malamo.
          Fine de julio 2006, kiam la Kataluna Statuto estis fariĝonta leĝo, la PP apelaciis kontraŭ
          ĝi antaŭ la Konstitucia Kortumo, profunde konservativa jura ento. La sekva kvar-

          jara prokrasto por ĝia validiĝo instigis en Katalunio la plej radikalan sendependec-
          movadon. La teksto de la sentenco, finfine publikigita la 28-an de junio de 2010, deklaris
          la kontraŭ-konstituciecon de 14 el la 233 artikoloj de la leĝo, inter kiuj estis tiuj, kiuj

          donis preferan statuson al la kataluna lingvo kaj donis al Katalunio kontrolon de ĝiaj
          impostaj enspezoj. En tiu sentenco, krome, oni menciis la “nedisigeblan unuecon de la
          hispana nacio”. Ernest Benach, prezidanto de la Kataluna Parlamento, akuzis la Konsti-
          tucian decidon kaŭzi “ŝtatan krizon” kaj asertis ke ĝi “rompas la pakton inter Katalunio

          kaj Hispanio kaj subtaksas la volon de la kataluna popolo”. La sekva akriĝo de la sen-
          dependisma sento speguliĝis en amasa manifestacio en Barcelono la 10-an de julio
          kun la slogano: “Som una nació. Nosaltres decidim” (“Ni estas nacio. Ni decidas”).


                                                             51
   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56