Page 52 - heleco-99
P. 52
La verdikto de la Kortumo koincidis kun la komenco de la
severeco trudita de la stata registaro pro la financa krizo,
altiĝanta senlaboreco kaj kreskantan zorgon pri korupto.
Subteno al kataluna sendependeco ene de federacia Hispanio
iomete malpliiĝis al 31 elcento, dum subteno por plena
sendependeco de Katalunio signife pliiĝis al 24,5 elcento
kaj sin tenis konstante de tiam. En la kataluna balotado de
la 28-a de novembro de 2010, CiU gajnis 62 parlamentajn
seĝojn, ses malpli ol tiuj necesaj por absoluta plimulto en
135-seĝa kataluna parlamento. Artur Mas, kiu heredis altan
ŝuldon de la tripartito, estis devigita fari profunde nepopularajn
buĝet-reduktojn, kun la subteno de la kataluna PP, kio pli-
grandigis popolan koleron tial ke, kun apenaŭ 16 elcento
de la hispana loĝantaro, Katalunio liveris preskaŭ 20 elcenton
de la ŝtata imposto-enspezoj, kaj tamen ricevis nur 14
elcenton el la totala elspezo (simila malegaleco okazis en
la plej riĉa komunumo en Hispanio, Madrido).
La registaro de Zapatero malrapide respondis al la signoj de
la tutmonda ekonomia krizo. Rimedoj kiel granda redukto de
impostoj por ĉiuj impostpagantoj donis al li venkon en la
ĝeneralaj balotoj de la 9-a de marto 2008, en kiuj la PSOE
akiris 169 seĝojn, 5 pli ol en 2004; la PP, 154, kio signifis
kreskon de 4. Sen absoluta plimulto, Zapatero bezonis
specifajn aliancojn kaj, tamen, li elspiris konfidon. En
Novjorko la 24-an de septembro 2008, naŭ tagojn post
kiam la kolapso de Lehman Brothers provokis kaj signis la
komenciĝon de la financa krizo, li parolis al grupo de
direktoroj de multnaciaj firmaoj kaj investbankoj.
Surbaze de la raportoj provizitaj al li de la guberniestro de la
Banko de Hispanio, Miguel Ángel Fernández Ordóñez, kaj lia
ministro pri Ekonomio kaj Financo, Pedro Solbes, li fanfa-
ronis ke “eble Hispanio havas la plej solidan financan siste-
mon en la internacia komunumo. Ĝi havis reguligan kaj kon-
trolan kadron internacie agnoskitan pro ĝia kvalito kaj rigoro”.
Ĉar la efikoj de la recesio ekregis, impost-enspezoj komencis
fali kaj la buĝeta deficito altiĝis al 11,1 elcento de MEP
(Malneta Enlanda Produkto) en 2009. La 11-an de majo de
2010, Barack Obama telefonis al Zapatero, kiu tiutempe
estis prezidanto de la Eŭropa Unio, por instigi lin entrepreni
la necesajn reformojn por alfronti la ekonomiajn problemojn
de Hispanio kaj Eŭropa Unio. Ĝuste kiam la Konstitucia
52